Polaj eŭro-moneroj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Poland and the euro
eNeniu resumo de redakto
Linio 11:
[[Pollando]] ekde majo [[2004]] estas ŝtatomembro de la [[Eŭropa Unio]], sed tio ne aŭtomate signifis transprenon de la komuna eŭropa valuto, kvankam la aliĝo estis ligita al deklaro de la pola ŝtato enkonduki la eŭropan valuton dum la venontaj jaroj (kaj tiam ankaŭ havi proprajn polajn eŭro-monerojn).
 
Pollando tamen ĝis nun ne aliĝis al la [[Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II]], kaj daŭre uzas sian nacian valuton, la [[polanpola zlotonzloto|polan zloton]]. Membreco en la Mekanismo dum almenaŭ du jaroj estas antaŭkondiĉo por enkonduko de la eŭropa valuto. La pola registaro klare jesas la enkondukon de la komuna valuto, sed ne traktas la temon urĝe. Komence de la jaro 2006 la tiama pola ministrino pri financoj, ''Zyta Gilowska'', diris en intervjuo, ke Pollando ne enkondukos la eŭron antaŭ [[2010]], kaj ne aliĝos al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo antaŭ [[2008]].
 
Konsekvence ankaŭ la estontaj polaj eŭro-moneroj ne jam prezentiĝis, kontraŭe al la najbaraj ŝtatoj [[Litovio]] kaj [[Slovakio]], kiuj jes ja jam prezentis siajn naciajn eŭro-monerojn, kvankam ankaŭ ili ne jam akceptiĝis al la [[Eŭrozono]].