Lignotornado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Lignotornado''' (de verbo ''torni'') estas formo de [[lignoprilaboro]] pere de [[tornmaŝino]]. Ĝi diferas de aliaj formoj de lignoprilaboro per tio, ke dum ĝi la peco de ligno estas rapide movanta dum la iloj per kiuj oni ĝin prilaboras estas relative senmovaj. La tornmaŝino turnas la lignopecon je granda rapideco, kaj la plilaboristo uzas diferspecajn [[ĉizilo]]jn, [[guĝo]]jn, grifelojn, tranĉiletojn kaj fajlilojn por priraboti kaj priraspi ĝin. Tiel oni povas fari multajn aĵojn kun rondeca aŭ cilindreca formo.
 
Ĉar ĉiu ligno estas fibroza, tre gravas ĉu la akso de turno estas paralela aŭ perpendikulara al la fibroj. Depende de tio, prilaboristoj uzas du iom diferajn teknikojn. Per lignotornado ĉirkaŭ akso paralela al la fibroj oni faras longecajn aĵojn kiel lignaj skribiloj, longtigaj [[bokalo]]j, piedoj de [[meblo]]j ktp. Per perpendikulara tornado pli ofte estas faritaj aĵoj, kies vasteco estas egala aŭ pli granda ol longo: [[bovlo]]j, [[poto]]j, [[kruĉo]]j ktp.