[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 66:
Kune kun la aliaj [[nordfrisaj insuloj]] kaj [[haligo]]j la insulo Sylt ĝis la granda inundo de la jaro 1362 apartenis al sabla kaj [[aluvia grundo|aluvia]] pejzaĝo konektita al la kontinento. Post la "insuliĝo" de la jaro 1362, nur dum la 15-a jarcento ekestis la unuaj signifaj sablaj [[duno]]j, kaj ekde la 19-a jarcento oni provis planti pli kaj pli da herboj sur ili, por eviti la migradon de dunoj, kiuj alikaze malaperigus stratojn, vilaĝojn kaj agrokulturajn areojn.
 
Ĉirkaŭ la jaro 460 post Kristo la areo iom okcidente de la hodiaŭa insulo, tiam ankoraŭ parto de la kontinento, havis signifan havenon. Laŭ nepruvita teorio la [[praanglojengloj]] de tie ŝipe veturis al [[Britio]], por kune kun alianciĝintaj [[saksoj]] batale kontraŭ la tieaj keltoj kaj romanaj britoj konkeri grandan parton de la brita insulo.
 
Dum la 9-a kaj 10-a jarcento [[frisoj]], kiuj fuĝis de la ekspansio de la [[frankoj]] en la nordo de la hodiaŭa Germanio, ekvivis sur la insulo. La [[frisa lingvo]] ĝis la 20-a jarcento restis la plej grava loka lingvo. Al tio aldoniĝas la [[platgermana lingvo|platgermana]], [[dana lingvo|dana]] kaj [[germana lingvo|altgermana]].