Emslando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alidirektanta al Distrikto Emsland
 
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Huenengrab_Steinsetzung_Emsland.jpg|thumb|250px|<center>prahistoriaj dolmenoj en la regiono Emsland]]
#REDIRECT [[Distrikto Emsland]]
'''Emsland''' aŭ esperantigite '''Emslando''' estas nomo de historia regiono en nordokcidenta [[Germanio]], kiu konsistas el pejzaĝoj borde de la rivero [[Emso]]. Ĝi situas en la okcidento de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Malsupra Saksio]] kaj la nordo de la historia regiono [[Vestfalio]], parto de la sudokcidente najbara lando [[Nordrejn-Vestfalio]]. Post kiam en Malsupra Saksio [[distrikto (Germanio)|distrikto]] ricevis la nomon [[distrikto Emsland]], oni ofte supozas, ke la historia regiono identas al tiu distrikto. Tamen rigardo al mapo pri la rivero klarigas, ke la regiono en du federaciaj landoj estas multe pli granda ol la distrikto (dum aliflanke la distrikto nur duone konsistas el parto de la apudrivera regiono Emslando, kaj per la alia duono el la sabloplena montetaro ''Hümmling'').
 
[[Dosiero:Emsverlauf.png|thumb|left|<center>fluo de la rivero [[Emso]]]]
La historia regiono Emslando norde kovras parton de la regiono [[Orientfrislando]], en sia centro oriente limas al la regiono [[Oldenburgio]], dum okcidente ĝi limas al [[Nederlando]] kaj la regiono [[Graflando Bentheim]], kaj sude konsistas el parto de la regiono [[Monastera Lando]] (la nordo de la regiono [[Vestfalio]]).
 
Ĝis la jaro 1803 la tuta regiono estis parto de la [[princepiskopejo Monastero]], dum sep jaroj apartenis al efemera duklando kun la nomo ''Arenberg'', inter 1810 kaj 1815 estis konkerita de la armeo de [[Napoleono]], ekde la jaro 1815 estis parto de la [[Hanovro (lando)|reĝlando Hanovro]] kaj ekde 1866 parto de [[Prusio]].
 
Ĝis la mezo de la 20-a jarcento la regiono konsideriĝis aparte povra regiono, ĉar krom la vendado de [[torfo]] el la abundaj apudriveraj [[marĉo]]j apenaŭ eblis enspezi monon: bredi bestojn en la marĉoj estis pene, ĉar ili ne trovis bonajn paŝtejojn, kultivi grenojn aŭ legomojn en la malfavora malsekega grundo estis ankoraŭ pli pene kaj konstrui fabrikojn en la malstabila tereno tute neebla. Nur post la jaro 1951 pro fortaj infrastrukturaj investoj de la [[Federacia Respubliko Germanio|germana ŝtato]] ekestis industria evoluo ... inter alie ekestis ŝipfarejoj borde de la rivero kaj paperproduktejoj.
 
== Distriktoj kaj loĝlokoj en la regiono (ordigo laŭ la fluo de la rivero) ==
[[Dosiero:Dankern_front.jpg|thumb|<center>kastelo Dankern]]
* suda parto en [[Vestfalio]]
grandaj partoj de la [[distrikto (Germanio)|distriktoj]] [[distrikto Gütersloh|Gütersloh]], [[distrikto Paderborn|Paderborn]], [[distrikto Warendorf|Warendorf]], [[distrikto Steinfurt|Steinfurt]]; detale la loĝlokoj
[[Schloß Holte-Stukenbrock]], [[Hövelhof]], Steinhorst, Westerwiehe kaj Schöning en la komunumo [[Delbrück]], [[Rietberg]], [[Rheda-Wiedenbrück]], [[Gütersloh]], [[Harsewinkel]], [[Beelen]], [[Warendorf]], [[Telgte]], [[Greven]], [[Saerbeck]], [[Emsdetten]] und [[Rheine]]
* norda parto en [[Malsupra Saksio]]
grandaj partoj de la distriktoj [[distrikto Emsland|Emsland]] kaj [[distrikto Leer|Leer]], plus la [[eksterdistrikta urbo]] [[Emden]]; detale la loĝlokoj
[[Salzbergen]], [[Emsbüren]], [[Lingen]], [[Geeste]], [[Meppen]], [[Haren (Emso)|Haren]], [[Heede (Emsland)|Heede]], [[Lathen]], [[Fresenburg]], [[Kluse (Emsland)|Kluse]], [[Dörpen]], [[Lehe (Emsland)|Lehe]], [[Papenburg]], [[Weener]], [[Leer (Orientfrislando)|Leer]], [[Jemgum]], [[Moormerland]] kaj Emden
 
== Reta ligilo ==
{{el}} [http://www.emsland.de/ oficiala retejo de la distrikto Emsland]
 
[[Kategorio:Regionoj en Malsupra Saksio]]
[[Kategorio:Regionoj en Nordrejn-Vestfalio]]
[[Kategorio:Regionoj en Eŭropo]]
 
[[de:Emsland]]