Stabiligilo (ŝipo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Stabiligilo alinomita al Stabiligilo (ŝipo): Ankaŭ ekzistas stabiligiloj en ĥemia senco, kiuj ekzemple malhelpas la putriĝon aŭ alispecan malboniĝon de nutraĵoj (kvankam pri tio ne jam ekzistas artikolo en la esperanta vikipedio)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:stabiligilo.jpg|thumb|<center>tipa ligna, movebla velboata stabiligilo]]
En la metio pri konstruo de [[velŝipo]]j kaj sekve ankaŭ en [[velado]] '''stabiligilo''' – en la [[angla]] nomata ''centreboard'', do "centra breto", en la [[germana]] kaj pluraj aliaj lingvoj, ekzemple la [[bulgara]], [[litova]] kaj [[rusa]] ''Schwert'', do "glavo" – estas breto el [[ŝtalo]], [[ligno]] aŭ [[vitrofibro-fortigita plasto]] sub la ŝipa trunko, instalita paralele al la veturdirekto. La breto povas esti fikse instalita ĉe la ŝipa subo, aŭ metita en ŝipocentran mallarĝan keston, tial ke ŝipano povas levi aŭ mallevi ĝin. Celo de la stabiligilo, kiel la vorto indikas, estas stabiligi la ŝipan direkton: se velŝipo veturas per vento, kiu venas ekzemple dedekstre kaj kies energion la velo(j) transformas al rapido antaŭen, sen stabiligilo la boato (ju pli malgranda la subakva aŭ [[Kareno (ŝipo)|karena]] surfaco, despli forte) aldone al la vela moviĝo antaŭen ankaŭ rekte de la vento ŝoviĝus flanken, do en tiu-ĉi ekzemplo maldekstren – tian flankenpuŝiĝon malhelpu la stabiligilo. Ankaŭ velaj [[katamarano]]j, do boatoj kun du trunkoj, povas havi stabiligilon.
 
[[Dosiero:Hermann, der letzte hoelzerne Frachtewer JD310183.JPG|thumb|left|<center>flanka stabiligilo de la historia kargoŝipo "Hermann"]]