Guillaume de Machaut: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Znusgy (diskuto | kontribuoj)
elangligis
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:17, 7 mar. 2005

Guillaume de MACHAUT (naskiĝis ĉirkaŭ 1300, mortis en 1377) estis franca poeto kaj komponisto el la malfrua mezepoko. Li estis la plej fama kaj historie grava reprezentanto de la muzika movado konata kiel la ars nova, kaj estis aparte influhava en la disvolvo de motetoj kaj la sekulara kanto (franca kanto).

Vivo

Machaut verŝajne estis naskita kaj edukata en Rheims. Li estis dungita kiel sekretario por Johano, grafo de Luksemburgo kaj reĝo de Bohemio, de 1323 ĝis 1346; krome li fariĝis pastro iam dum tiu ĉi periodo. Probable li akompanis reĝon Johanon dum ties diversaj vojaĝoj, inkluzive de multaj militekspedicioj, tra Eŭropo. Li estis nomumita kiel la kanoniko de Verdun en 1330, Arras en 1332, kaj Rheims en 1333. Ĝis 1340 Machaut translokiĝis al Rheims, lasinte siajn aliajn kanonikajn postenojn laŭ peto de papo Benedikto la 12-a. En 1346, reĝo Johano estis mortigita batalante en la Batalo de Crécy, kaj Machaut, kiu estis fama kaj tre dezirata, ekservis diversajn aliajn nobelojn kaj registojn inkluzive de la estonta reĝo Karlo la 5-a.

Machaut travivis la peston, kiu ruinigis Eŭropon, kaj pasigis siajn malfruajn jarojn loĝante en Rheims komponante kaj rekopiante siajn manuskriptojn. Ŝajne li havis malfruan amrilaton kun 19-jara knabino, Péronne d'ARMENTIÈRES, kion li senmortigis en sia mempriskriba poemo Le Voir Dit (probable 13611365). Kiam li mortis en 1377, aliaj komponistoj kiel François ANDRIEU verkis elegiojn, kiuj lamentis lian morton.

Poezio

Lia poezia verkado inkludas du grandajn ciklojn, Le Remède de Fortune (La rimedo por malbona sorto) kaj Le Voir Dit (Vera historio).

Muziko

Machaut estis senkompare la plej fama komponisto el la 14-a jarcento. Lia verkado de sekularaj kantoj inkludas monofoniajn lajojn kaj virelajojn, kiuj daŭrigas, en ĝisdatigitaj formoj, kelke de la tradicio de la trobadoroj. Tamen, lia verkado de la polifoniaj formoj de la balado kaj rondelo estis pli grava historie.

Machaut ankaŭ verkis la unuan meson, kiun oni povas atribui al unuopa komponisto, sian Messe de Notre Dame (Meson de Nia Damo).

Referencoj kaj plia legado

  • Artikolo "Guillaume de Machaut," en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, red. Stanley SADIE. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1561591742
  • Richard H. HOPPIN, Medieval Music (Mezepoka muziko). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1978. ISBN 0393090906
  • Harold GLEASON kaj Warren BECKER, Music in the Middle Ages and Renaissance (Music Literature Outlines Series I) (Muziko en la mezepoko kaj renesanco). Bloomington, Indiana.

Ekstera ligilo