Ŝablono-Diskuto:Informkesto muzikalbumo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
::Saluton, Tlus! Vi pravas, ke produktoro estas laŭdire "eŭropaĵo", tamen ĝi regas en la muzika medio, ĉu ne? Vikipedio mem havas artikolon [[produktoro]] kaj Vinilkosmo kaj MusicExpress, eble niaj ĉefaj iniciatoj pri muziko en Esperanto abunde uzas tiun vorton. Mi mem ne tiom ŝatas produktisto, ĉar multfoje la tiel nomataj "produktistoj" ne estas "istoj" mem. La sufikso "isto" indikas profesion, ne tiumomentan okupon. Eble do "produktanto" kaj "produktinto" pli tauĝas, se ni serĉas pli puran esperantan vorton. Tamen mi ne disputos pri tio; "produktisto" ne tiel malbonas kaj la uzo de tiu formo ankaŭ ne malabundas. Kion mi volas atentigi mem, ĝi estas, ke la ŝablono vere bezonas nepran poluradon. Ekz-e ĝi ligas al mistitolita artikolo "musika ĝenro" ktp. Mi laboros sur ĝin nun.--[[Vikipediisto:Fernando Maia Jr.|Fernando Maia Jr.]] 13:02, 9. Okt 2008 (UTC)
:::Saluton, Fernando. Mi pensas, ke anstataŭ ''produktisto'' ankaŭ eblas ''produktejo'', ĉar fakte ja temas pri firmao, kie oni produktas la koncernaĵon. Tiel ni ja bone povas eviti la formon ''produktoro''. Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 13:22, 9. Okt 2008 (UTC)
 
Resaluton, Tlus! Mi provis plibonigi ĝin, sed verŝajne mi ne scias, kiel fari tion. Ve! :-( Mi provos lerni nun. Mi sugestas la jenajn plibonigojn:
*forlasi la pluralilo "(j)": laŭ mi ĝi malpoluras la kadron, ĉu kosenteble?
*korekti la eron "Ĝenro", kiu nuntempe ligas al "muSika ĝenro", ne al [[muzika ĝenro]].
*ŝanĝi la eron "Firmao" al "Eldonejo": rimarku, ke oni traktas Vinilkosmo kiel eldonejo, ne kiel "registrofirmao"; krom tio jam estas artikolo [[muzikeldonejo]], al kiu devas ligi la ero "Firmao" fariĝonta "Eldonejo".
*ŝanĝi la eron "Produktisto" al "Produktita de": tiel ni 1) evitas tiun diskuton, 2) ne devigas decidon pri homo aŭ produktejo, 3) evitas la malbela pluralilo "(j)".
 
Kion vi pensas? Krome, ni devas klarigi la celoj de ĉiu ero. Al mi ankoraŭ restas malmulte klaraj la eroj "Antaŭa albumo", "ĉi albumo", "krome"... Samkore.--[[Vikipediisto:Fernando Maia Jr.|Fernando Maia Jr.]] 13:32, 9. Okt 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto muzikalbumo".