Supra Rejno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
 
== Geologio ==
[[Dosiero:Rhein-Karte.png|thumb|left|220px150px|<center>mapo de la rivero [[Rejno]], la Supra Rejno verde markita]]
[[Dosiero:Sunset on the river rhine at Mannheim 8.JPG|thumb|<center>[[sunsubiro]] ĉe la Rejno proksime de la urbo [[Mannheim]]]]
Antaŭ proksimume 35 milionoj da jaroj inter la nuntempaj urboj [[Bazelo]] kaj [[Frankfurto-ĉe-Majno]] ekestis 300 kilometrojn longa kaj 50 kilometrojn larĝa tektona fendo, la suprarejna malaltebenaĵo. Kaŭzoj estis tensioj en la [[terkrusto]] kaj [[termantelo]], sekve de kio la tera surfaco malaltiĝis en tiu regiono. Per [[sedimento]]j la valo parte denove pleniĝis. Rande ekestis pluraj [[mezalta montaro|mezaltaj montaroj]], [[Nigra Arbaro]] kaj [[Odenvaldo]] en la oriento, [[Vogezoj]] kaj [[Palatinata Arbaro]] en la okcidento. Pro la tersurfaca malaltiĝo malaltiĝis ankaŭ la praa rivero Rejno; ĝis la erao [[terciaro]] la rivero de la nuntempa urbo [[Bazelo]] plufluis rekte okcidenten en la valojn de la riveroj [[Saône]] kaj [[Rodano]] (Rhône).
 
Ekde tiam la karakteriza kurbiĝo de la Rejno ĉe Bazelo de okcidenta al norda fludirekto markiga la limon inter la unua parto de la rivero, kiu nomiĝas [[Alta Rejno]] ([[germane]] ''Hochrhein''), kaj la Supra Rejno. La du plej gravaj alfluoj de la Supra Rejno venas de oriento: la rivero [[Neckar]] enfluas la Rejnon proksime de [[Mannheim]], la rivero [[Majno (rivero)|Majno]] enfluas vidalvide de [[Majenco]]. Ĉe la nuntempa urbo [[Bingen]], kie la rivero [[Nahe]] enfluas la Rejnon, finiĝas la regiono Supra Rejno kaj komenciĝas la pli norda parto [[''Meza Rejno]]'' ([[germane]] ''Mittelrhein'').
<br clear=left>
 
== Retaj ligiloj==
{{Commonscat|Upper Rhine}}