Nacia Konsilio (Aŭstrio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
Apoge de la "rajto pri memregado de la popoloj", kiun proklamis la usona prezidento [[Woodrow Wilson]], ankaŭ germanlingvaj parlamentanoj el [[Bohemio]], [[Moravio]], la antaŭte aŭstra parto de [[Silezio]] kaj [[Suda Tirolo]] partoprenis la kunsidojn; la germanlingva Aŭstrio sensukcese pledis pri aliĝo de la tieaj germanlingvaj regionoj al la nova aŭstra ŝtato.
 
La balotoj por la unua Nacia Kunveno la [[16-an de februaro]] [[1919]] nur povis okazi en la teritorio de germanlingva Aŭstrio fiksata en la [[Traktato de Saint-Germain-en-Laye]], do en la tereno de la hodiaŭa aŭstrio minus la federacia lando [[Burgenland]]. Tiun baloton rajtis partoprenis ĉiuj civitanoj, kiuj du la balota momento troviĝis sur la ŝtata teritorio. Post legitimiĝo fare de la popolo, la unua Nacia Kunveno preparis kaj diskutis la novan ŝtatan konstitucion - la ''"Bundes-Verfassungsgesetz"'' (federacia konstitucia leĝo).
 
La [[21-an de oktobro]] [[1919]] la Nacia Kunveno ratifigis la [[Traktato de Saint-Germain|Traktaton de Saint-Germain]], kies enhavon la aŭstra respublika delegacio praktike ne rajtis influi kaj kiu tial en Aŭstrio konsideriĝis "diktaĵo". Post tiu momento la parlamento definitive ne plu respondecis pri la germanlingvaj teritorioj de la eksa monarkio [[Aŭstrio-Hungario]], sed nur pri la teritorio fiksita en la Traktato. Aliĝo de la nova aŭstra ŝtato al Germanio estis definitive malpermesita. Tamen dum [[1921]] la ŝtato ankoraŭ ricevis la federacian landon [[Burgenland]], kiu post la disfalo de la antaŭa monarkio por mallonga tempo apartenis al [[Hungario]].