Blazono de Litovio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gl:Escudo de Lituania
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
 
== Historio ==
[[Dosiero:Herb Pogon Litewska.jpg|thumb|left|200px|<center>blazono de la [[GranddukejoGrandduklando Litovio]]]]
 
La ''Vytis'' jam uziĝis komence de la 14-a jarcento, dum la regotempo de la litova grandduko [[Narimantas]], filo de [[Gediminas]] - tiel raportas la ''Kronikoj de [[Ĵemajtio]]''.
Linio 14:
Ankoraŭ ene de la 14-a jarcento la simbolo de la kavaliro sur ĉevalo aperis kadre de ŝildoforma [[blazono]] - unuafoje en la sigelo de grandduko [[Jogaila]] dum la jaro [[1386]], duafoje en la sigelo de grandduko [[Vytautas]] dum [[1401]].
 
Dum la 15-a jarcento la kavaliro en tiu formo iĝis la blazono de la [[GranddukejoGrandduklando Litovio]] kaj de ĝia centra DukejoDuklando Vilno. Malnovaj versioj de la komenco de la jarcento montras la kavaliron sur ĉevalo foje kun lanco kaj rajdantan maldekstren (el [[heraldiko|heraldika]] vidpunkto de la rajdanta kavaliro mem, do el vidpunkto de la vikipedia rigardanto dekstren). Plej laste ekde la dua duono de la 15-a jarcento tamen la formoj kaj koloroj de la rajdanta kavaliro, kun ĉiuj nunaj eroj - glavo super la kapo en la dekstra, ŝirmilo tiuforma en la maldekstra mano - restas fiksaj.
 
La nomo ''Vytis'' por la blazono skribe unuafoje pruveblas en teksto de la 16-a jarcento, sed kredeble estas multe pli malnova.
Linio 24:
[[Dosiero:Herb Obojga Narodow.jpg|thumb|left|150px|<center>blazono de la feŭda respubliko [[Pollando-Litovio]]]]
 
Kun minimumaj stilaj ŝanĝetoj la blazono ĝis la jaro [[1795]] restis la ŝtata simbolo de la [[GranddukejoGrandduklando Litovio]]. Ekde tiu jaro, kiam ekestis la duobla ŝtato [[Pollando-Litovio]], la ''Vytis'' kune kun la aglo de Pollando konsistigis la blazonon de tiu ŝtato.
 
Dum la fluo de la jardekoj la ''Vytis'' pli kaj pli populariĝis kaj iĝis parto de la blazono de multaj provincoj kaj urboj de Litovio. La ''Vytis'' sur la orienta pordego (la "Pordego de Krepusko") de la urbomuro de Vilno simboligis la statuson de la urbo kiel ĉefurbo de Litovio.
Linio 40:
Nur dum la jaro [[1988]] la ''Vytis'' denove estis laŭleĝe permesata kaj ekde la 11-a de marto [[1990]] denove estas la oficiala nacia simbolo de la ŝtato. La fina dezajno baziĝas sur modelo de la artisto ''Juozas Zikaras'' el la jaro 1925, kiun li faris por la moneroj de la litova nacia valuto [[Lido]] ([[litova lingvo|litove]] ''Litas''). La transpreno de tiu modelo estas klara simbola signo, ke la nuna ŝtato Litovio komprenas sin kiel rekta posteulo de la sendependa respubliko Litovio de la jaroj 1918 ĝis 1940.
 
La 10-an de aprilo [[1990]] la Supera Soveto de la Respubliko Litovio reoficialigis la ŝtatan emblemon, dum la 4-a de septembro 1991 modifis la blazonan difinon je detaloj. Dum la jaro [[2004]] la litova parlamento [[Seimas]] enkondukis ŝtatan flagon, kiu montras la ŝtatan blazonon sur ruĝa fono - tia flago jam uziĝis dum la jaroj 1918 ĝis 1940. Tiu flago ne anstataŭigas la trikoloran litovan flagon ruĝan-verdan-flavan, sed krome uziĝas de ŝtataj institucioj en aparte festaj eventoj kaj jubileoj. Aktuale oni diskutas aldone oficialigi grandan version de la ŝtata blazono, kiu enhavu tekstorubandon kun la slogano "''Vienybė težydi''", "Ke la unueco floru", el la litova nacia himno ''''Tautiška Giesmė''''. La flaga uzo de la ''Vytis'' sur ruĝa fono apud la nacia flago trikolora substrekas la ligon de la nuna ŝtato al la mezepoka [[GranddukejoGrandduklando Litovio]] kaj per tio substrekas la komunajn historiajn jarcentojn de Litovio kaj [[Pollando]], [[Belarusio]] kaj [[Ukrainio]].
 
Dum la jaro [[1918]] oni preferis la trikoloran flagon al flago kun la nacia blazono sur ruĝa fono, unuavice ĉar la trikolora flago vekis asociigojn kun aliaj, ĉefe okcidenteŭropaj burĝonantaj demokratioj (ekzemple la trikolora flago de Germanio estis simbolo de la demokratia revolucio de 1848, kaj restis ŝtate neoficiala simbolo de demokratio ĝis 1918, kaj simile estis en Hungario kaj aliaj landoj), kaj duavice ĉar la ruĝa fona koloro tiuepoke estis forta asociigita kun la [[Bolŝevikoj]] en la najbara komunisma Sovetunio. Tamen nun post la malapero de Sovetunio la ruĝa koloro, kiu en [[heraldiko]] ĝenerale simboligas [[sango]]n, ŝajnas tute taŭga simbolo por la grandparte tre sangaj bataloj de la litova popolo dum multaj jarcentoj teni kaj reatingi kulturan kaj ŝtatan aŭtonomecon kaj sendependecon.
Linio 84:
[[et:Leedu vapp]]
[[fr:Armoiries de la Lituanie]]
[[gl:Escudo de Lituania]]
[[he:סמל ליטא]]
[[hr:Grb Litve]]
Linio 95 ⟶ 94:
[[pt:Brasão de armas da Lituânia]]
[[ru:Герб Литвы]]
[[sh:Grb Litve]]
[[sk:Znak Litvy]]
[[sr:Грб Литваније]]
[[sv:Litauens statsvapen]]
[[uk:Герб Литви]]
[[zh:立陶宛国徽]]