Michael Cayley: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yekrats (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Cayley (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Michael CAYLEY''', angla esperantisto kaj verkisto.
Li naskiĝis en Londono en 1950. Dum sia kariero li laboris kiel ŝtatoficisto, precipe en la Departemento de Enlandaj Impostoj, kie li konsilis ministrojn pri impostaj aferoj kaj iĝis direktoro. Li nun loĝas en [[Hayling Island]], [[Hampshire]].
En 1971 kaj 1973 aperis anglalingvaj poemaroj ''Moorings'' kaj ''The Spider's Touch''. En 1972 li redaktis aron de poemoj de Richard Crashaw (17-a jarcento). Pluaj anglalingvaj poemoj aperis en literaturaj gazetoj, kaj li ankaŭ verkis artikolojn pri modernaj eŭropaj poetoj kaj pri genealogio.
Li kontribuis recenzojn kaj novelojn al ''La Brita Esperantisto'', kaj poemojn al [[BA1]] kaj [[BA3]]. Ene de Novembro 2006 li verkis esperantan romanon responde al internacia interreta defio. En 2007 li gajnis la duan premion en la poezia branĉo de la belartaj konkursoj de la UEA.
Li kunlaboris kun [[Renato Corsetti]] kaj [[Gerrit Berveling]] pri la redakto de ''La Trezoro'', antologio (kreata de [[Husejn Al-Amily]]) de arabaj proverboj kaj tradiciaj arabaj anekdotoj. La libron eldonis la [[Araba Komisiono]] de la UEA en 2008.
Li estas aktiva vikipediisto, aparte pri la literaturo kaj la historio.
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1950]]
[[Kategorio:Esperanto-verkistoj]]
|