[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Gray241-Pubio.png|thumb|<center>[[pelvo]] de vira [[homo]], kun mencio pri la '''pubio''']]
'''Pubio''' ([[latine]] ''os pubis'') laŭ [[PIV]] estas la antaŭa parto de la [[koksosto]] de homoj. Ĝi estas parto de la [[pelvo]], la korpa areo inter [[ventro]] kaj [[kruro]]j. Ĉe homoj estas du koksostoj, kaj do ankaŭ du, pli-malpli simetriaj, pubioj. En la antaŭa parto ambaŭ koksostoj, respektive ĉe junaj homoj ties antaŭaj partoj, la [[pubio]]j, interligiĝas per [[kartilago|kartilaga]] ligo, la pubia [[simfizo]] (latine ''symphysis pubica''). Ĉe la vertebrulaj bestoj la ligo inter ambaŭ koksostoj situas sube kaj inkluzivas ilion kaj iskion (''symphysis pelvina'').
 
La ambaŭflanke tri ostoj de la [[koksosto]] de homo nur kunfandiĝas ĉirkaŭ la 15-a vivojaro. Antaŭe, dum la [[infanaĝo]] la du pubioj estas memstaraj ostoj.
 
Laŭ [[ginekologio]], en la kazo de iuj malfacilaj akuŝoj eblas flanke tranĉi la pubion. Tiu operacio nomiĝas ''pubiotomio''.