Gala veziko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|<center>gala veziko de [[homo]] La '''gala veziko''' (latine ''vesica fellea'' respektive ''biliaris'', de la vortoj ''vesica'' por „veziko“, ''...
 
Linio 11:
La organo divideblas en fundon (latine ''fundus vesicae biliaris''), korpon (''corpus vesicae biliaris'') kaj kolon (''collum vesicae biliaris''). La vezika kolo, kie la organo konektatas al la vezika kondukilo (''ductus cysticus''), havas spiraloforman mukozan faldaĵon (''plica spiralis'', auch ''Heister-Klappe''), kiu havas ventilan funkcion aparte dum la kazo de pli alta abdomena premo (ekzemple dum fekado). La vezika kondukilo kun la komuna hepata kondukilo (''ductus hepaticus communis'') unuiĝas al la gala kondukilo (''ductus choledochus''), kiu, vojante tra la ligamento hepatoduodena, finiĝas per enfluejo en la [[duodeno]]n. Ĉiuj partoj de la vezikoj kiuj ne rekte tuŝas la hepaton estas kovritaj per [[peritoneo]], kiu havas sensajn nervajn branĉojn de la diafragma nervo (''nervus phrenicus''). La nervofibroj fontas el la [[osta medolo|ostomedolaj]] segmentoj C3 ĝis C5. El la segmentoj C3 kaj C4 dekstraflanke ankaŭ fontas la fibroj de la nervoj surklaviklaj (''nervi supraclaviculares''), kiuj sense nervigas partojn de la dekstra ŝultro. En kazo de irito en la peritonio de la gala veziko pro ekzemple inflamo sekve povas ekesti doloroj en la dekstra ŝultro, kiuj por nemedicinistoj povas komence esti surprizaj. Krome la gala veziko mem havas vegetativajn nervojn el fibroj de la ''ganglion celiacum'', centra nervonodo de la abdomena kavo.
 
La vezika arterio, ''arteria cystica'', ĝenerale angio el la dekstra branĉo de la propra hepata arterio ("''arteria hepatica propria'') transportas oksigenoriĉan sangon al la organo. De la organo sangon fortransportas la vezikaj vejnoj (''venae cysticae''), kiuj enfluas la hepatan pordan vejnon (''vena portae'').
 
Ĉe la bestoj sen gala veziko la hepata kondukilo rekte de la hepato transportas la galon en la duodenon. Ĝenerale la gala veziko havas verdan koloron, kio fontas de la koresponda verda koloro de la galo.