Montogrimpado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:VenedigerSeilschaftAmGipfelgrat.jpg|thumb|upright=1.4|<center>montogrimpa teamo ĉe la pinto de la monto ''Großvenediger'' en la [[Alpoj]]]]
La termino '''montogrimpado''' ne klare difinatas kaj en vasta senco ampleksas perpiedan moviĝon en [[alta montaro|altaj montaroj]] de la simpla monta migrado tra grimpado de krutaj montaj deklivoj ĝis la montogrimpado de la plej altaj mondaj montoj de pli ol 7000-metra alteco en forte ekipitaj teamoj kaj en medio de pro la alteco reduktita kvanto de [[oksigeno]]. Ankaŭ grimpado de [[glaĉero]]j aŭ grimpadoj-migradoj, en kiuj parte uziĝas grimpaj botoj, parte skioj, apartenas al la temo.

Ĝenerale temas pri la transado de grandaj altecodiferencoj en senvoja montara [[pejzaĝo]], sed ankaŭ sur mallarĝaj padoj aŭ ŝtuparetoj. Montogrimpado necesigas specialajn kapablojn kaj ekipaĵon (inter alie [[grimpoŝnuro]]) por certigi sekurecon malgraŭ la renkontitaj danĝeroj. En malvasta senco tio diferencigas ĝin de simpla monta migrado kiu ne bezonas sekurigilojn, sed ja ankaŭ singardemon kaj [[trejnado|trejnitecon]].

Montrogrimpado en granda alteco aŭ en regionoj foraj de homaj loĝlokoj nomatas "[[ ekspedicio|ekspedicia]] montogrimpado". Ĝenerale la nomo '''montogrimpisto''' por homo, kiu profesie difinas sin tiel, aŭ "montogrimpanto" por tiu, kiu ne faras tion, aplikiĝas nur al homoj rekte ligitaj al montogrimpado: homoj kiel ĉasistoj aŭ montaj sanitaristoj, kiujn sia profesio gvidas en altajn montarojn, ĝenerale ne uzas tiun nomon. Ĉar la unuaj teamoj de montogrimpistoj aktivis en la [[Alpoj]], foje ankaŭ uzatas la alternativa nomo '''alpisto''' por ''montogrimpisto''. Teamo de montogrimpistoj ŝnure kunligita nomatas [[ŝnurkamaradaro]].
 
== Naskiĝo ==