Heinrich Harrer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Heinrich Harrer''' (n. la 6-an de julio 1912 en la komunumo ''Hüttenberg'', federacia lando Karintio de Aŭstrio, m. la 7-an de januaro 2006 en ''Friesach'' s...
 
Linio 19:
Dum 1952 Heinrich Harrer revenis al Eŭropo kaj de tie faris serion da etnografiaj kaj montogrimpaj ekspedicioj al mondaj regionoj for de grandaj homaj loĝlokoj. Multajn el tiuj ekspedicioj li filmigis, kaj inter la jaroj 1965 kaj 1983 la germana televida kanalo ARD li publikigas kaj komentas grandan parton de la filma materialo.
 
Li verkis pli ol 20 librojn. La plej konata libro iĝis la origine germanlingva aŭtobiografia romano [[Sep jaroj en Tibeto]], kiu tradukiĝis al 53 lingvoj kaj vendiĝis en pli ol 4 milionoj da ekzempleroj. La filmigo de la romano dum la jaro [[1997]] fare de la reĝisoro [[Jean-Jacques Annaud]] kun la aktoro [[Brad Pitt]] en la rolo de Heinrich Harrer plu altigis lian konatecon. Samjare konatiĝis lia membriĝo en la naziaj organizaĵoj [[SS (organizaĵo)|SS]] kaj [[NSDAP]] dum la jaro [[1938]], kaj aparte la germanlingvaj amaskomunikiloj tre kritike komentis tiujn ideologiajn mispaŝojn.
 
Heinrich Harrer dum sia tuta vivo restis amiko de la [[Dalai-Lamao]]. La 7-an de januaro 2006 li mortis en aĝo de 93 jaroj.