Rifto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|220px|La atlantika [[mezoceana dorso sur la insulo Islando videbliĝas kiel surfaca rifto]] '''Rifto''' aŭ '''rifta zono''' respektive '''rifta valo''' (d...
 
Linio 8:
Malfortaj zonoj de la litosfero povas esti tie, kie la litosfero pro pli malnovaj geologiaj eventoj havas malsaman konsiston, aŭ kie ĝi nur aparte maldikas – tiajn punktojn oni nomas "varmegaj punktoj" (angle "hot spots"). En la riftaj zonoj aparte verŝajnas [[tertremo]]j kaj erupcioj de [[vulkano]].
 
La kontientakontinenta litosfero povas malsamspece reagi al la disigaj fortoj. En aparte malnovaj partoj de la litosfero ofte ekestas relative malvastaj valoj kun altaj randoj de la du partoj de la [[tektona plato]] – ekzemple la [[Granda Rifto]] en orienta [[Afriko]]. En aliaj partoj, kie antaŭe la litosfero per kreo de montaroj estis aparte dikigita kaj plivarmigita, povas ekesti larĝaj basenoj – kiel la [[Granda Baseno]] en la sudokcidento de [[Nordameriko]].
 
Sed se la terkrusto maldikiĝas ĝis malpli ol proksimume 10 kilometroj kaj aldone malaltiĝas ĝis sub la [[marnivelo]], oceano povas enpenetri la basenon. En geologie "malgranda tempointervalo" per suprenmoviĝo de basalta [[magmo]] kiel en la ekzemplo de la [[Ruĝa Maro]] povas ekesti nova oceana terkrusto inter la malnovaj kontinentaj randoj. Povas ekesti novaj [[tektona plato|tektonaj platoj]] kaj povas kreiĝi [[mezoceana dorso]].