Lotusaj floroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
 
== Simboleco ==
SiaĜia eco malakcepti malpuron tradicie igis la planton en grandaj partoj de Azio esti simbolo por pureco, fideleco, kreemo kaj spirita lumigo. La simbolo kaj troveblas kaj en [[hinduismo]] kaj en [[budhismo]]. Kiel simbolo de pureco la formo de la lotusa floro ankaŭ alpreniĝis de la [[bahaismo|bahaanoj]]: La unua [[Bahaa domo de adorado]] en [[Barato]], preĝejo por la anoj de ĉiuj religioj, havas la formon de lotusfloro. Aparte plurfaceta la simbolismo estas en [[Ĉinio]]: pro samsoneco en la [[ĉina lingvo]] la vortoj por "amo" kaj "harmonia geedzeco" ligiĝas kun "lotuso", kaj la floro tial rigardiĝas simbolo de bona geedzeco. Aparte la "ruĝa lotusa floro" krome estas simbolo de [[vagino]]. En la [[taoismo]] la floro estas atributo de la taoisma senmortulino ''He Xiangu''.
 
[[Dosiero:JaRenkonLotus14R.jpg|thumb|140px|<center>en vinagro marinita lotusa radiko kun [[zingibro]] kaj [[citrono]], kiel ĝi manĝiĝas en [[Japanio]]]]
 
== Uzo ==
Krom esti dekora planto, la floro ankaŭ servas kiel [[legomo]]: la [[amelo]]riĉaj rizomoj en [[Koreio]] mariniĝas en sojsaŭco kaj akompanas ĉefajn manĝaĵojn. En [[Ĉinio]] kaj [[Vjetnamo]] ili ankaŭ manĝiĝas kiel salato. La kernoj el la frukto en Vjetnamio ankaŭ sole manĝetiĝas vespere – oni atribuas al ili milde trankviligan efikon.