Ragnarök: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|220px|[[Thor luktas kontraŭ la serpento Jörmundgander, pentraĵo de Johann Heinrich Füssli (1788).]] En la [[...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:30, 9 feb. 2009

En la nordia mitologio, Ragnarök ("krepusko de la dioj" estas la batalo de la fino de la mondo. Tiu ĉi batalo estos supozeble okazigita inter la dioj, la Æsir, gvidataj de Odino kaj de la jotun-oj gvidataj de Loki. Ne nur la dioj, gigantoj, kaj monstroj pereos dum tiu ĉi apokalipsa batalo, sed preskaŭ la tuta universo estos detruata.

Thor luktas kontraŭ la serpento Jörmundgander, pentraĵo de Johann Heinrich Füssli (1788).

En la militistaj vikingaj societoj, la dumbatala forpaso estis admirinda kaj laŭdinda destino kaj tio ĉi estis enkondukita en la adoradon de diaro kie ili mem ne estas eternaj, sed iam estos venkitaj dum la Ragnarök. En la sagaoj kaj en la skaldia poezio de la nordiaj popoloj aperas klare difinita la okazintaĵojn dum Ragnarök, eblas scii kiu batalos kontraŭ kiu kaj la destino de la partoprenantoj de tiu ĉi batalo. La Völuspá (Profetaĵoj de Völva - Shaman ino-), la unua serio el la Poezia Edda kiu datas el 1000 p.K., rakontas la historion de la dioj, ekde la komenco de la tempo ĝis Ragnarök, en 65 strofojn. La Proza Edda, verkita du jarcentojn poste de Snorri Sturluson, priskribas la okazintaĵon kiu okazos antaŭ, dum kaj post la batalo.

Unikaĵo pri Ragnarök kiel apokalipsia historio (en la senco de Armagedono) estas tio ke la dioj jam scias pere de la profetaĵoj, tio kio okazos: kio anoncos la alvenon de la okazintaĵo, kiu estos mortigita de kiu kaj tiel plu. Eĉ ili mem scias ke ili ne povas eviti la Ragnarök. Tio ĉi rilatiĝas al la koncepto pri destino (vidu Urðr,Wyrd) de la antikvaj nordiaj popoloj.

La vorto Ragnarök konsistas el du vortoj: ragna kiu estas pluralo de la genitivo regin ("dioj" aŭ "regantaj potencoj"), dume rök signifas "destinon". Etimologie kaj regin/ragna kaj rök venas de la sama prahindoeŭropa radiko *rak*reĝ- ("alporti antaŭen, ordigi, regi"). En el kazo de rök, la radiko *reĝ- transformiĝas en *reig-, "etendi la manon" aŭ "havi oportunon", tial la senco pri pleja atingado aŭ fina destino. Dum la 13-a jarcento, nordiaj poetoj, eble pro stilaj kialoj, ŝanĝigis la vorton "ragnarök" al "ragnarökkr". La termino rökkr venas de la prahindoeŭropa vorto *reg (w) os-, "malheleco, sunsubiro, obskureco". La germana traduko de la vorto ragnarökkr estas "Götterdämmerung", popularigita termino dum la 19-a jc. de Richard Wagner en lia ciklo Der Ring des Nibelungen, kies lasta opero estis "La krepusko de la dioj" (Götterdämmerung germane).

Ragnarök ne signifas "krepuskon de la dioj"; ĉi-frazo estas traduko de Götterdämmerung, kie alterne estas tradukaĵo el la germana lingvo de la vorto Ragnarökkr, uzata de Snorri Sturluson anstataŭ la origina Ragnarök el la Edda Poética. Ĝi temas aŭ pri misuzo aŭ poezia vortludo inter la aktiva nordia lingvo rök ("sino") kaj rökkr ("krepusko").

Ortografio
  • Antikva Nordia lingvo: Ragnarök
  • Alternativoj: Ragnarøk





Categoría:Eventos en la mitología nórdica Categoría:Escatología