Barnabaso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ankaŭ mi kontribuu iom da religia historio...
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Mafra34.jpg|thumb|<center>statuo de la Sankta Barnabaso en la preĝejo de la nacia palaco en [[Mafra]], [[Portugalio]]]]
'''Barnabaso''' estis [[judo]] el la izraela tribo de [[levido]]j, sed kun sia familio ne vivis en Judio, sed sur la mediteranea insulo [[Kipro]]. Laŭ la listigo de jesuaj [[apostolo]]j en la [[nova testamento|novtestamenta]] libro [[Agoj de la Apostoloj]] (4,36) li krome havis la duan nomon '''Jozefo''' (en iuj manoskriptojmanuskriptoj Joseo). Barnabaso estas plurfoje menciata en la [[nova testamento]], krom en la libro [[Agoj de la Apostoloj]] inter alie en la [[unua epistolo al la korintanoj]] kaj la [[epistolo al la galatoj]]. Laŭ pli postaj kristanaj tradicioj oni jes ja kalkulis lin al la disĉiploj kaj apostoloj de Jesuo, sed ne al la dek du kernaj apostoloj. Laŭ la kristanaj legendoj li predikis en [[Romo]], estis [[episkopo]] en [[Milano]] kaj [[bapto|baptis]] la pli postan [[papo]]n [[Klemento de Romo]].
 
Laŭ la apikrifajapokrifaj Barnabas-aktoj li kiel [[martiro]] mortis sur la insulo [[Kipro]], kie li konsideriĝas nacia sanktulo.
 
== Vivo kaj dokumentaj fontoj ==
Linio 9:
La nova testamento ankaŭ raportas pri konfliktoj inter Barnabaso kaj Paŭlo: Unuflanke temis pri la eblo de kuna manĝado de judaj kaj ne-judaj kristanoj en Antioĥio ([[epistolo de Paŭlo al la galatoj]] 2,11-13). Aliflanke kverelo temis pri la kunporto de la evangelisto [[Sankta Marko la evangeliisto|Marko]] en plia misia vojaĝo (Agoj de la Apostoloj 15,36-41).
Antikvaj kristanaj legendoj raportas pri la kuraco de malsanuloj fare de Barnabaso per tio, ke li metis sur ilin la evangelion laŭ Mateo. La tiel nomata "Barnabasa epistolo" plej probable ne estas de Barnabaso, ĉar ĝi ekestis nur dum la unua duono de la [[2-a jarcento]]. Tiu teksto enhavas ekzotikajnmalkutimajn interpretojn de la [[malnova testamento]] (alegoriojn) kaj [[polemiko]]n kontraŭ la [[judismo]]. La frua kristana verkisto ''Tertullianus'' supozis, ke la [[epistolo al la hebreoj]] estus verkita de Barnabaso. En la apokrifaj Barnabasaj aktoj oni raportas pri la misiistaj vojaĝoj de Barnabaso ĝis lia martira morto sur la insulo Kipro – la verko venas el la [[6-a jarcento]]. La tiel nomata "evangelio laŭ Barnabaso" nur ekestis dum la 14-a ĝis 16-a jarcentoj, sed en islamanaislama polemiko kontraŭ la kristanismo estas ŝatata citaĵo kvazaŭ temus pri historia fonto: Tiu "evangelio" propagandas [[Mohamedo]]n kiel la veran profeton kaj Jesuon kiel sian vojo-preparanton, kiu ne mortis per [[krucumado]] kaj ne estis la filo de dio.
 
La fakto, ke nur tre malmultaj kristanaj preĝejoj kaj monaĥejoj estas nomataj laŭ Barnabaso, probable ŝuldiĝas al la fakto, ke en la nova testamento li prezentiĝas tre en la ombro de la elstara apostolo Paŭlo. Tamen ekzistas monaĥa ordeno de "barnabasidoj", kiu estas nomata laŭ barnabasa preĝejo.