Planta eburo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Suveniro pri Namibio el planta eburo.jpg|thumb|<center>per ĉizo prilaborita planta eburo kiel suveniro el Namibio]]
[[Dosiero:Tagua fruit.jpg|thumb|<center>frukto de la planta eburo]]
'''Planta eburo''', ankaŭ nomata '''''Tagua''''', estas la semo de palmo, jam konata dum la [[antikva epoko]]. La [[latina]] botanika nomo de la palma specio estas ''Phytelephas macrocarpa'', en Esperanto "planta eburo kun granda frukto". Palmoj de tiu specio aparte kreskas en [[Ekvadoro]], sed ankaŭ en [[Panamo]], [[KolumbioKolombio]], [[Brazilo]] kaj [[Peruo]]. Ili preferas humidajn lokojn kaj kreskas ĝis alteco de 1800 metroj super la [[marnivelo]]. La palmaj folioj, kiuj longas proksimume 6 metrojn kaj larĝas ĝis 1 metron, bone taŭgas por tegi tegmentojn, kaj el la foliaj fibroj produkteblas ŝnuroj kaj balailoj. La [[floraro]] de la pli malofta vira planto estas simpla [[spadiko]] kun floroj proksimaj unu al la alia, kiuj post sia plena malfermo povas disvastigi intensan odoron tra la arbaro. La inaj plantoj produktas ĉiujare proksimume 20 fruktojn en la grandeco de homa kapo, kiuj pendas rekte ĉe la palma trunktotrunko kaj nur rikolteblas per hako de forta tranĉilo. La fruktoj havas plurajn ĉambrojn kaj, en [[pulpo]], entenas po frukto plurajn dekojn da [[nukso]]j, kiuj povas atingi la grandon de kokina ovo.
 
Post la rikolto, la nuksoj ankoraŭ molas kaj enhavas trinkeblan likvaĵon, kiu acidetas iom kompareble al vino. La nuksoj elektitaj por plua prilaboro plurajn monatojn estas sekigataj per sunradioj. Pli kaj pli ili solidiĝas, ĝis fine ili atingas firmecon kompareblan al osto. Sub bruna-nigra ekstera haŭto nun ekzistas blankeca materialo, simila al [[eburo]], kiun eblas segi, ĉizi, poluri kaj ankaŭ farbigi. Ĝi estas mirige rezista kontraŭ batado aŭ frotado. Se ĝi sen la haŭto estas pli longan tempon eksponata al sunradioj, ĝi iom plimalheliĝas. Per hejtado en fajro eblas al la surfaco doni helbrunan koloron kun iom marmoreca strukturo.
 
La indiĝenoj en la regionoj, kie kreskas la Tagua-palmo, jam ekde multaj generacioj produktas diversajn dekorajn kaj praktikajn aĵojn el ĝi - ekzemple juvelojn, kombilojn aŭ segilojn. Pro la interkontinenta komerco la planta eburo ankaŭ konatiĝis en Eŭropo kaj Azio. Dum proksimume du jarcentoj la plantaj nuksoj estis bonvena anstataŭigo de [[eburo]], kiu protekte al la afrikaj elefantoj ne plu rajtas esti komercata. El planta eburo produktiĝis butonoj, ŝakaj figuroj, ludkuboj, [[pipo|pipaj]] kapoj, infanajninfanaj ludilojnludiloj kaj multonmulto plianplia. Famiĝis ankaŭ japanaj miniaturaj ĉizaĵoj nomataj „[[Netsuke]]“. Dum la [[1920-aj jaroj]] la produktaĵoj de varoj el planta eburo atingis sian kulminon; tunoj de la materialo transportiĝis al Eŭropo kaj en fabrikoj produktiĝis aparte butonoj el ĝi. Post la [[Dua Mondmilito]] la uzo de la materialo rapide malkreskis, ĉar pli malmulte kostaj plastaj materialoj anstataŭigis ĝin.
 
Dum la [[1960-aj jaroj|1960-aj]] kaj [[1980-aj jaroj]] la natura materialo kadre de ekologiaj movadoj replipopulariĝis. Povraj kolektistoj de planta eburo estis kuraĝigitaj fondi kooperativojn, artaj konkursoj pri la ĉizado de figuroj kaj juveloj subtenis talentajn ĉizistojn kaj levis la artan metion de prilaboro de planta eburo al internacie rekonitaagnoskita nivelo. Kontraŭe al la uzo de eburo, kies populareco gvidis al drasta malmultiĝo de la elefantoj[[elefanto]]j, la populareco de la Tagua-nukso rekte subtenas la konservon de tropika praarbaro kaj ankaŭ de la bestaroj tie vivanta. Dum la kolekto de la nuksoj la palmoj restas nedifektitaj, kaj male eĉ estas aparte flegitaj, por ke la postkreskanta rikoltaĵo estu abunda. Tie, kie la planta eburo iĝis konvinka ekonomia faktoro por la indiĝenoj, ili forte kontraŭas industriajn penojn malpliigi la tropikan praarbaron.
 
== Retaj ligiloj ==