Festivalo de Bayreuth: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|250px|<center>la festivalejo de Bayreuth La '''festivalo de Bayreuth''' aŭ '''Richard-Wagner-festivalo''' - germane '''Bayreu…
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Bayreuth Festspielhaus 2006-07-16.jpg|thumb|250px|<center>la festivalejo de Bayreuth]]
La '''festivalo de Bayreuth''' aŭ '''Richard-Wagner-festivalo''' - [[germane]] '''Bayreuther Festspiele''' aŭ '''Richard-Wagner-Festspiele''' - estas muzika kaj teatra festivalo, kiu ĉiujare (ĝenerale inter la 25-a de julio kaj la 28-a de aŭgusto) okatas en la aparte tiucele de [[Richard Wagner]] kaj [[''Otto Brückwald]]'' konstruigita [[Richard-Wagner-festivalejo]] sur la "verda monteto" (''Grüner Hügel'') en [[Bayreuth]].
 
== Historio ĝis 1944 ==
Richard Wagner deziris teatrejon respektive operejon fore de la eŭropaj metropoloj, en kiu - sen deflankiĝo kaj sen la kompromisoj de urbega kulturejo - komplete povu koncentriĝi pri la prezento de liaj operaj verkoj. Al la realigo de tiu deziro kontribuis esence lia mecenato [[Ludoviko la 2-a (Bavario)|reĝo Ludoviko la 2-a de Bavario]] kaj lia subtenantino ''Marie grafino de Schleinitz'', kiu ankaŭ havis gvidan rolon en la Wagner-subtena urba klubo ''Bayreuther Patronatsverein''. La unua festivalo sub la arta gvidado de Richard Wagner komenciĝis la 13-an de aŭgusto 1876; prezentiĝis la monda [[premiero]] de la kompleta opera ciklo [[La Ringo de la Nibelungo]]. Inter la gastoj estis [[Franz Liszt]], [[Anton Bruckner]], [[''Karl Klindworth]]'', [[Camille Saint-Saëns]], [[Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij]], [[Edvard Grieg]], [[Lev Tolstoj]], [[''Paul Lindau]]'', [[Friedrich Nietzsche]] kaj [[''Gottfried Semper]]'', plue la ŝtatestroj Vilhelmo la 1-a, imperiestro de la [[Germana Regno]], Petro la 2-a, imperiestro de [[Brazilo]], kaj reĝo Karlo de [[Virtembergo]]. La bavara reĝo Ludoviko inter la 6-a kaj 9-a de aŭgusto vizitis la lastajn provsurscenigojn kaj revenis por la tria triono de prezentaĵoj, sed komplete evitis ĉiujn publikajn aperojn.
 
La arta sukceso de la premiero ombriĝis pro iuj paneoj de la scenaro, tiel ke fine Richard Wagner, tre koleriĝinte, rifuzis sursceneje akcepti la publikan aplaŭdon. Pro financa malsukceso - restis ŝuldoj de 148.000 oraj regnaj markoj – la dua festivalo nur realigeblis ses jarojn poste, dum la jaro per la premiero de la opero ''[[Parsifal]]''. Richard Wagner intencis, kiel li skribis en letero al lia mecenato reĝo Ludoviko, iom post iom surscnigi ĉiujn siajn operajn verkojn en la festivalejo "en maniero, ke tiuj surscenigoj por la postaj generacioj estu konservitaj kiel specimeno de korekteco". Malmultajn monatojn poste Wagner mortis. Ĝis mallonge antaŭ sia morto li pensis pri plano modifi la operojn ''[[Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg]]'' kaj ''[[Der Fliegende Holländer]]'', por igi ilin "indaj je prezento en la festivalejo de Bayreuth". Prezenton de liaj plej fruaj verkoj (''Das Liebesverbot'' – "la amomalpermeso", ''Die Feen'' – "la feinoj", ''Rienzi'') li ne eksplicite malpermesis, sed ankaŭ ne montris ajnan intereson pri tiaj surscenigoj. Ĝis la nuntempo en la festivalejo estas kuzimo, nur prezenti la dek ĉefajn verkojn de Richard Wagner, de la opero ''Der Fliegende Holländer'' ĝis ''Parsifal''.
Linio 32:
La festivaloj komenciĝis la 30-an de 1951 per spektakla surscenigo de la opero [[Parsifal]] sub la gvido de Wieland Wagner kun tre malabunda sceneja dekoro. La novkomencon post la naziaj jaroj kune - arte kaj organize – gvidis la nepoj Wieland kaj Wolfgang Wagner. Ili sukcesis establigi ĉiujaran festivalon, kun kutime unu novspeca surcenigo po jaro, el la ĉefaj operoj de Richard Wagners: ''[[Der fliegende Holländer]]'', ''[[Tannhäuser kaj der Sängerkrieg auf Wartburg]]'', ''[[Lohengrin]]'', ''[[Der Ring des Nibelungen]]'' (kun la kvar unuopaj operoj ''[[Das Rheingold]]'', ''[[Die Walküre]]'', ''[[Siegfried (opero)|Siegfried]]'', ''[[Götterdämmerung (opero)|Götterdämmerung]]''), ''[[Tristan kaj Isolde (opero)|Tristan kaj Isolde]]'', ''[[Die Meistersinger von Nürnberg]]'' kaj ''[[Parsifal]]''.
 
Fojfoje aldone ankaŭ la 9-a simfonio de [[Ludwig van Beethoven]] prezentiĝis en la festivalejo. Richard Wagner mem digigente prezentis tiun simfonion la 22-an de majo 1872 en la grafa operejo de Bayreuth, okaze de la ekkonstruko de lia festivalejo. Kadre de la festivalo la simfonio reprezentiĝis sub la dirigentoj [[Richard Strauss]] (1933), [[Wilhelm Furtwängler]] (1951, 1954), [[Paul Hindemith]] (1953), [[Karl Böhm]] (1963) kaj [[Christian Thielemann]] (2001). Okaze de la 100-jara mortotago de [[Franz Liszt]], la bopatro de Richard Wagner, dum la jaro 1986 prezentiĝis ties [[FaustFaŭsto]]-simfonio.
 
Plurfoje novaj impulsoj por la tutmonda opera kaj muzikteatra kulturo disradiis de Bayreuth aus, ekdemple ekde la jaro 1951 per la surscenigoj de ''Wieland Wagner'', kiu per sia malplenigo de la scenejo, kiu restis malplenega kaj preskaŭ sendekora, kreis estetikan novkomencon, kaj ĝis la 1970-aj jaroj influis modernismajn operajn kaj muzikteatrajn prezentojn. Dum la jaro 1976, okaze de la 100-jara jubileo de la festivalo, la enscenigo de la opero ''La Ringo de la Nibelungo'' sub la gvido de [[Patrice Chéreau]] kreis plian ampleksan stilan ŝanĝon kaj novigon, kiu komence ankaŭ vekis drastan irigixton kaj proteston en la publiko, sed pli poste akceptiĝis arte elstara. El muzika vidpunkto la festivalaj prezentoj – aparte rilate al la koruso kaj orkestro – konsideriĝas internacie elstaraj, al kio kontribuas ankaŭ la arkitektura kaj akustika aparteco de la festivalejo.