Mezepoka amkanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Botenlauben-Brunnen.JPG|thumb|<center>la mezepoka amkantisto ''Otto von Botenlauben'' <br><small>(fontana statuo en [[Bad Kissingen]], Germanio)</small>]]
'''Mezepoka amkanto''', kutime nomata laŭ la mezepoka [[mezaltgermana lingvo|mezaltgermana]] vorto '''Minnesang''' [prononco "'''Min'''<sup><small>e</small></sup>zang"] estas la skribe fiksita, alte ritigita formo de kantata [[liriko]] pri la temo de [[korteza amo]] de la okcidenteŭropa nobelaro dum la [[mezepoko]]. La mezepoka amkantado estis socie flegata kultura formo en ĉiu parto de la nobelaro – inkluzive de la imperiestro de la [[Sankta Romia Imperio]], la tiutempe plej altranga reganto de okcidenta Eŭropo.
 
En [[Germanlingvio]] mezepoka amkantado en la [[mezaltgermana lingvo]] skribe dokumentatas ekde pli-malpli la jaro [[1155]]. La en la mezepokaj amkantoj flegita versio de super-dialekta altgermana lingvo estas la unua sistema provo krei tutgermanian literaturan lingvon (nur 400 jarojn poste sekvas dua provo pri tia norma lingvaĵo fare de [[Marteno Lutero]]).