Infanlaboro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
stilaj modifoj
Linio 173:
===Divido geografia===
[[Image:Child domestic work in Sandakphu.jpg|300px|thumb|Domlaboro en [[Sandakphu]], [[Okcident-Bengalo]].]]
Infanlaboro ekzistas en preskaŭ ĉiu lando, sed plej ofte en evoluintaj landoj. Laŭ absoluta nombro, la plejmultaj infanoj laborantaj troviĝas en la regionoj [[Azio|azia|]] kaj [[Pacifiko|pacifika]], entute 60 %. En [[Hindio]] estimoj varias inter 16 milionoj da infanoj inter 5 kaj 14-jaraj (laŭ lokaj NRO)<ref name="Inde">« Inde : Nouvelle législation pour le travail des enfants » (Hindio, nova leĝaro por infanlaboro), en ''Courrier international'' ISSN 1154-516X, [[11-an de oktobro]] [[2006]] interrete lien=http://www.courrierinternational.com/article.asp?obj_id=66971.</ref>) kaj 150 milionoj da laborantaj infanoj malpli ol 18-jaraj. Laŭ la [[Monda Banko]] temas pri 40 milionoj<ref name="Inde"/> kaj laŭ [[UNICEF]] pri 60 milionoj<ref name="Manier IV">Bénédicte Manier, op. cit., ĉap. 4 « Un phénomène planétaire : approches régionales » (planeda problemo: regionaj alproksimiĝoj, p. 43 - 81.</ref>. Laŭ proporcio la plej altaj nombroj estas en [[Afriko sude de Saharo]], ofte ligita al malriĉeco de la lando: [[Niĝero]] kaj [[Siera-Leono]] tiel havas 70 % de infanoj laborantaj, [[Malio]] kaj [[Burundo]] alproksimiĝas la 50 %. Ankaŭ en [[Mezoriento]], ĉefe en [[Irako]] post la [[embargo]] kaj la iraka milito, sed ankaŭ en okupitaj [[palestino|palestinaj]] teritorioj. En [[Sud-Ameriko]] preskaŭ 1 infano el 6 devas labori.<ref name="Manier IV"/>
 
Sed ankaŭ en [[evoluinta lando|evoluintaj landoj]] troviĝas infanlaboro: 3 % de la 10 ĝis 14-jaruloj ekonomie agadas en industriiĝintaj landoj<ref name="OIT2002"/>, kio inkluzivas ne nur laboretojn, sed ankaŭ ''[[nigra laboro|nigran laboron]]'' kaj la plej fifamajn laborojn ([[prostituo]] kaj [[toksaĵnegoco]]). Oficiale en [[Italio]] laboras 320.000 infanoj inter 6 kaj 13-jaraĝaj kaj tiu nombro kreskas 50-procente dum la [[somero|somera]] periodo. En Britio la ''[[Trades Union Congress]]'' taksas la nombron de kutime laborantaj infanoj je 2 milionoj. En [[Usono]] ili estus 5,5 milionoj dumsomere, inter ili 800.000 en [[agrikulturo]].<ref name="Manier IV"/> En [[Orient-Eŭropo]], 4 % de la 10 ĝis 14-jaruloj laboras<ref name="OIT2002"/>, unu miliono en [[Rusio]] kaj preskaŭ 100.000}} en [[Bulgario]].