Manio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: simple:Mania forigo de: no:Mani
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
# fortega nenormala konstanta inklino al io, kaj
# stranga aŭ ridinda kutimo.
Laŭ la moderna [[psikiatrio|psikiatria]] difino temas pri [[afekcia perturbo]], kiu kutime evoluas en fazoj. Maniuloj estas kutime age multe tro aktivaj, emocie multe tro entuziasmaj, apenaŭ bezonas dormadon kaj plenumas aktivecojn nepripensitajn (ekzemple aĉetas kvantegojn da tute nebezonataj objektoj, kiuj povas bankrotigi la pacienton) – laŭ la nuntempe rega teorio tiu troaktiveco kaŭzatas de troa [[koncentriĝo]] de la [[neŭrotransmisiilo]]j [[noradrenalino]] kaj [[dopamino]]. Pro la dormomanko iuj partoj de la cerbo trostreĉiĝas, kio aldone povas kaŭzi simptomojn de [[psikozo]]. La [[Klasifiko Internacia de Malsanoj]] (mallonge [[esperante]] ''KIM'' aŭ [[angle]] ''ICD'', en la aktuala 10-a eldono) de la [[Monda Organizaĵo pri Sano]] notas la malsanon per la kodo "F30.1", se ĝi akompanatas de aldonaj psikozaj simptomoj, kaj "F30.2", se ne troveblas tiaj aldonaj simptomoj de psikozo.
 
Laŭ multaj kriterioj manio estas la "malo de [[depresio (medicino)|depresio]]". Ofte afekcia perturbo (tiam nomata "bipolara", du-polusa) montriĝas alterne jen kiel depresio kaj jen kiel manio.