Praga Printempo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: vi:Mùa xuân Praha
Neniu resumo de redakto
Linio 49:
=== Aprilo de 1968 ===
* La '''31-an de marto ĝis la 5-a de aprilo''': En Prago kunvenis la 3-a ĉieskristana packunveno dum partpreno de 500 reprezentantoj de katolika protestanta kaj ortodoksa eklezio el 55 landoj de la mondo; temis pri la monda simpozio de tiuj, kiuj decidiĝis gvidi dialogon kun "progresemaj marksistoj".
*La '''1-a ĝis la 5-a de aprilo''': En Praga burgo daŭris la kunsido de CK KPĈ. Krom elekton de la nova prezidantaro oni atendis kreon de la nova registaro kaj kun [[rehabilito]] de civitanoj. En la lasta tago de la traktado estis unuanime akceptita la t.n. '''agadprogramo de KPĈ''' (publikigita la 10-an de aprilo), kiu devis evoki '''[[socialismo kun homa vizaĝo|socialismon kun homa vizaĝo]]'''. Ĝi enhavis ŝanĝojn, kiujn en la venontaj du jaroj la komunista partio volis (senĉese kiel gvidanta politika forto laŭ la konstitucio) efektivigi en tereno de politiko (civitanaj rajtoj, politika sistemo), de ekonomio (reformo enkadre de socialismo), de kulturo kaj de eksterlanda politiko. Parto de la ŝanĝoj devis esti la t.n. demokratigo.
*La '''5-a de aprilo''':
**En la renkontiĝo de 144 partprenantoj (ĉefe el vicoj de inteligentularo) estis fondita [[Klubo de partoprenantaj nepartianoj]] (ĉeĥe ''KAN'') - KPN; KPN havis en mallonga tempo 40 - 50 mil interesantoj pri membreco.