Diakono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bg:Дякон; cosmetic changes
Linio 1:
'''Diakono''' ([[greke]]: ὁ διάκονος aŭ ἡ διάκονος, [[servisto]] aŭ servistino; ἡ διακονία - la servado) indikas en [[kristanismo]] homojn, kiuj plenumas certan oficon en la [[eklezio]].
 
== En la Nova Testamento ==
En la [[Nova Testamento]] de la [[Biblio]] la termino, kaj en substantiva kaj en verba formo, ofte renkontiĝas. Origine ne temis pri jam fiksita funkcio:
se doni nur kelkajn, elinter multaj ekzemploj (en la [[citaĵo]]j, ĉiuj laŭ traduko de [[Gerrit Berveling]], ĉie renkontiĝas tiu sama greka termino en la originalo):
Linio 16:
Origine ''diakono'' aŭ ''diakoni'' do povis indiki kaj Jesuon kaj la apostolojn kaj kiun ajn viron aŭ virinon en ties ''servado'' en la komunumo.
 
Jam baldaŭ tamen, certe jam ĉe [[Ignacio]], en tiu tipo de [[kristana komunumo]], kiun en [[teologio]] oni konas kiel [[fru-katolikismo]]n, la ''diakoneco'' fariĝis pli malpli difinita funkcio de loka komunumo de kristanoj.
 
== En [[Katolikismo|Romkatolikismo]] ==
[[Dosiero:diakonat.jpg|Ordino ĉe romkatolika diakono|right|thumb]]
En la [[katolikismo|katolika]] eklezio, la posteno de diakono estas la plej malalta el la tri [[kleriko|klerikaj]] oficoj: [[episkopo]], [[pastro]] kaj diakono. Ofte la [[ordino]] je diakoneco estas antaŭŝtupo por pliposta pastriĝo. La diakono havas i.a. la rajton [[prediko|prediki]] kaj [[bapto|bapti]].
Linio 35:
*helpi al la malriĉuloj, malsanuloj kaj suferantoj
*vivi sian propran vivon laŭ la modelo de [[Kristo]]
*respekton kaj obeemon al la episkopo kaj al ties posteuloj <br />
 
Se la kandidato estas edzo, lia edzino devas promesi subteni lin en lia servado.
 
== En [[Protestantismo]] ==
En Protestantismo, la plimultaj eklezioj konas la funkcion ''diakono'', kutime por viroj kaj virinoj ambaŭ. La originon de la ofico kutime oni vidas en [[Agoj]] 6, kie estas enoficigitaj sep ''diakonoj''. Tradicie oni vidis en ili homojn, kiuj zorgu pri malriĉuloj, vidvinoj aŭ aliaj bezonuloj. Nuntempe la [[ekzegezo]] sufiĉe diverĝas pri la interpretado: kelkaj kredas, ke ilia ĉefa tasko, male, estis prizorgi la celebradon de la [[eŭkaristio|manĝo de la Sinjoro]].
 
Linio 48:
Kelkaj protstantaj eklezioj tute ne havas diakonojn.
 
== En la Ekumena Movado ==
En ekumenaj rilatoj inter eklezioj de plej diversa strukturo la oficoj ofte estas inter la plej komplikaj temoj.
 
Linio 55:
Aliaj eklezioj, simplige dirite: [[Protestantismo]], deiras de la [[Universala pastraro|pastreco de ĉiuj fiduloj]]. En plej ekstrema formo tio povas implici, ke enoficigas la novan pastoron la [[laiko|laika]] prezidanto de l' loka membrokunveno (foje ĉe [[Menonitoj]] ekzemple); sed pli kutime nova pastoro estas ordinita de alta eklezia funkciulo, kelkfoje [[episkopo]] (ekzemple ĉe [[Unitarianismo|Unitarianoj]] en Rumanio aŭ ĉe pluraj [[Kalvinismo|Kalvinismaj]] eklezioj), alifoje alia alta funkciulo. Ĉe la [[Remonstrantoj]] tion faras la oficiala eklezia [[profesoro]] pri teologio, kiu ankaŭ gvidas la edukiĝon de novaj pastoroj.
 
== Vidu ankaŭ ==
Aliaj tradiciaj nomoj por ekleziaj funkcioj aŭ aferoj, devenaj kutime el la [[greka]], estas aŭ estis ekzemple:
* [[apostolo]],
Linio 67:
 
[[Kategorio:Religiuloj]]
[[kategorioKategorio:Kristanismo]]
[[Kategorio:Teologio]]
 
[[ar:شماس]]
[[bg:Дякон]]
[[ca:Diaca]]
[[cs:Jáhen]]