Ariono de Metimno: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|280px|[[William Bouguereau, ''Ariono rajdante hipokampon'', [[...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:20, 26 sep. 2009

Ariono de Metimno estis duone legenda poeto kaj muzikisto en Antikva Grekio de la 7-a jarcento a.K..

William Bouguereau, Ariono rajdante hipokampon, 1855, Cleveland Museum of Art (Inv. 1980.238)

Li naskiĝis en urbo Metimno, en insulo Lesbo, kaj vivis en la kortego de Periandro, tirano de Korinto.

Li estas ĉefe konata por esti minacita je morto far de maristoj kaj savita far de delfenoj.

Laŭ Herodoto, Ariono gajnis valorajn premiojn en muzika konkurso en Sicilio. Dum lia reveno per ŝipo, enviemaj maristoj decidis mortigi lin por ŝteli lian riĉaĵojn. La ŝtelistoj lasis al li elekton: sinmortigi aŭ esti ĵetita la maron.
Ariono elpetis ludi muzikon antaŭ morti; li muzikis per sia citno laŭdon al Apolono. Lia kantoj altiris delfenojn ĉirkau la ŝipo; Ariono tiam saltis en la maron, kaj delfeno portis lin ĝis la sanktejo de Pozidono de Kabo Matapan (en Lakonio).

La konstelacio Delfeno honoras la delfenon, kiu savis Arionon.