Junulara parlamenta baloto en Germanio 2009: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldono de partiaj koloroj
e La baloto momente okazas, do ne plu gramatike futura formo...
Linio 1:
La [[27-an de septembro]] [[2009]] en [[Germanio]] okazosokazas [[parlamenta baloto en Germanio 2009|baloto por la nacia parlamento]] [[Bundestag]]. Entute rajtas voĉdoni 62,2 milionoj da germaniaj ŝtatanoj de pli ol 17 jaroj. Naŭ tagojn pli frue, neformale kaj sen ia politika sekvo, la infanoj kaj adoleskuloj de Germanio, do la ŝtatanoj de malpli ol 18 jaroj, rajtis "prove" mem voĉdoni, kiun kandidaton kaj partion ili elektus, se ili jam rajtus partopreni la nacian baloton.
 
La kampanjo '''Jugendwahl U18''' (''"U18"'' por ''"'''u'''nter 18 Jahren"'') - ''junulara baloto sub 18'' (jaroj) - organizis balotejojn en ĉiuj regionoj de Germanio. Temas pri la plej granda iniciativo por politika eduko de infanoj kaj adoleskuloj de Germanio, kies celo estas subteni junulojn en la kompreno de politiko, en la kompreno pri diferencoj en la partiaj balotaj programoj, kaj pri kritika juĝo de politikistaj promesoj antaŭbalotaj. Fokuso de la iniciativo estas helpi al la junuloj ekkoni kaj vortumi siajn proprajn interesojn, helpi al ili mem trovi respondojn al politikaj demandoj kaj instigi al aktiva kunkreo de la propra vivmedio.
Kulmino de la junulara kampanjo U18 de 2009 estis la porjunula baloto de la [[18-a de septembro]] [[2009]], en kiu ĉiuj germaniaj ŝtatanoj sub 18 jaroj rajtis voĉdoni en formo tre simila al la oficiala nacia baloto naŭ tagojn pli poste.
 
Multaj junularaj organizaĵoj de Germanio, urboj kaj neurbaj komunumoj, lernejoj kaj junularaj kunvenejoj subtenis la kampanjon kaj helpis instali balotejojn. Politikistoj en kaj antaŭ la balotejoj varbis inter la gejunuloj pri siaj politikaj idejoj, kaj multaj pliaj volontuloj helpis diskonatigi la kampanjon per plej diversaj informaj materialoj.
== Balotaj rezultoj ==