Aristarko el Samoso: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Moderna statuo pri Aristarĥo ĉe la Aristotela Universitato en Tesaloniko, Grekujo '''Aristarĥo''' (Greke Ἀρίσταρχος, Arístarĥos; ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:04, 28 nov. 2009

Aristarĥo (Greke Ἀρίσταρχος, Arístarĥos; nask. -310, mortis -230) estis greka astronomiisto kaj matematikisto naskita sur la insulo Samoso. Li estis unu el la unuaj argumentintoj por tia modelo de la Sunsistemo, kiu metas la Sunon, ne la Teron, centre de la konata universo. Lin influis la pitagorano Filolao de Krotono, sed, male ol Filolao, li kaj metis la Sunon en la mezon kaj la planedojn en ĝustan ordon laŭ ties distanco ekde la Suno. Oni ne akceptis liajn ideojn pri ĉiela ordo, kaj longe regis la tercentraj teorioj de Aristotelo kaj Ptolemeo. La Aristarĥajn pensojn fine, post preskaŭ 1800 jaroj, sukcese revivigis Koperniko kaj sekve plukonstruis Keplero kaj Neŭtono.

Dosiero:Aristarchos Samos.png
Moderna statuo pri Aristarĥo ĉe la Aristotela Universitato en Tesaloniko, Grekujo

La kratero Aristarĥo sur la Luno estas nomita laŭ Aristarĥo de Samoso.