Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎Meran: nova sekcio
Linio 18:
Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn!
Amike -[[User:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 03:00, 21. Nov 2007 (UTC)
 
== Meran ==
 
Kara HannesM, vi ĵus forviŝis preskaŭ ĉiujn italaĵojn el la artikolo pri [[Meran]]. Mi konscias, ke ĝis antaŭ 80 jaroj tie vivis nur germanparolantoj, kaj ke eĉ nun la germanparolantoj estas pli ol 50 %; ekster la urbo eĉ multe pli. Tamen restas fakto, ke la itala estas tie ne nur oficiala, sed eĉ vaste parolata.
 
Tial mi opinias, ke la italaj nomoj de urbopartoj kaj najbaraj komunumoj restu, kompreneble kun la germanaj. Mi konas la dubindan historion de multaj el tiuj nomoj, sed ne utilas fermi la okulojn antaŭ realaĵoj.
 
Se en Suda Tirolo tirolanoj kaj italoj nun sukcesas pace kunvivi, certe ankaŭ Vikipedio notu tion, ĉu ne?
 
– [[Vikipediisto:Umbert'|Umbert']] 20:30, 4. Jan 2010 (UTC)