Ann-Margret: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Ann-Margret35.JPG|thumb|250px|<center>Ann-Margret (1988)]]
'''Ann-Margret''' (naskiĝis la [[28-an de aprilo]] [[1941]] en [[Valsjöbyn]] je la nomo ''Ann-Margret Olsson'') estas [[svedojSvedio|sveda]]-[[Usono|usona]] kantistino kaj aktorino. Ŝi estas konsiderata inter la internacie aparte konataj [[svedoj]].
 
== Vivo ==
Ann-Margret estis la sola infano de la sveda geedza paro Olsson. Post kiam la patro jam plurajn jarojn laboris kiel elektristo en Usono, en 1946 la tuta familio definitive elmigris al Usono kaj ekloĝis en [[Ilinojso]]. En 1949 Ann-Margret alprenis la usonan civitanecon.
 
Jam en infana aĝo ŝi havis lecionojn en kantado, danco kaj ludado de piano. En 1957 dum televida junula konkurso manaĝero de tutusona televida programo malkovris ŝin, havigis al ŝi televidajn prezentojn kaj tiel nacie ekkonatigis ŝian personon. En 1959 ŝi publikigis sian unuan [[vinila disko|vinilan diskon]] je kantoj. Samtempe ŝi finis la mezlernejon kaj sekve studis aktoradon en [[Ĉikago]]. Kun du kunstudantoj ŝi fondis muzikgrupon, kiu koncertis unue en Ĉikago, poste ankaŭ en [[Las Vegas]] kaj [[Los-Anĝeleso]]. Jaron poste ŝi reziginis pri plua studado kaj decidis profesie eklabori kiel kantistino.
 
La unuaj kantoj havis nur tre limigitan sukceson, sed en septembro 1961 ŝia kanto „I Just Don’t Understand“ iĝis unu el la plej 20 sukcesaj kantoj en Usono. Ŝia unua filma aktorado, en la produktaĵo „Pocketful of Miracles“, en 1961 estis honorigita per la [[Premio Ora Globo]] por la plej bona nova aktorino. Ĝis 1964 sekvis pluraj pliaj sukcesaj publikigoj de vinilaj diskoj. Ankaŭ la dua kineja filmo, rekreaĵo de la muzikalo „State Fair“, kie ŝi povis kombini kantadon kaj aktoradon, estis sukcesa kaj sekve ŝi pli kaj pli koncentriĝis pri aktoraj laboroj. En 1963 ŝi estis la stelulo de la filma muzikalo „Bye Bye Birdie“, parodio pri la adora kulto pri la kantisto [[Elvis Presley]]. Kun la sukcesa kantisto Elvis Presley mem ŝi aktoris en la sekva jaro kadre de la muzika filmo „Viva Las Vegas“, kaj kantis du kantojn duope kun la "reĝo de [[rokenrolo]]". Tiujare ŝi atingis la pinton de sia renomo en Usono. La filmoj de la dua duono de la [[1960-aj jaroj]] estis malpli sukcesaj, sed en 1971 ŝi resukcesiĝis per sia rolo en la filmo ''Carnal Knowledge'' flanke de [[Jack Nicholson]]: Ŝi nomumiĝis por la [[Akademia Premio]] kaj honoriĝis per plia [[Premio Ora Globo]]. Ankaŭ kiel kantistino ŝi denove estis sukcesa. En 1972 ŝi havis fortan scenejan akcidenton, kaj necesis pluraj operacioj por ripari ŝian vizaĝon. Sed jam rapide post tio ŝi denove aktoris.
 
Ŝia plej granda sukceso iĝis la filmo ''Tommy'' de [[1975]], filmigo de la samnoma rokmuzika muzikalo de la grupo ''The Who'', en kiu ŝi rolis la patrinon de la ĉefrolulo Tommy. Ŝi kantis, dancis, gajnis sian trian Premion Ora Globo kaj plian nomumiĝon por Akademia Premio de la kategorio "plej bona ĉefrolulino". Sekvis multaj pliaj filmoj, kaj fine de la [1970-aj jaroj]] ankaŭ pliaj muzikaj sukcesoj. La kariero daŭriĝis ĝis en la 21-a jarcento.
 
Ann-Margret estas honorigita per stelo en la [[Trotuaro de famo en Holivudo]].
 
== Diskografio (1961 - 1964) ==
Linio 55 ⟶ 66:
*1972 - ''Un homme est mort'' - reĝisoro Jacques Deray
*1972 - ''The train robbers'' - reĝisoro Burt Kennedy
*1975 - ''Tommy'' – laŭ la samnoma rokmuzika muzikalo pri la kantisto de la grupo ''The Who'' - reĝisoro Ken Russell
*1975/76 - ''Folies bourgeoises'' - reĝisoro [[Claude Chabrol]]
*1976 - ''Joseph Andrews'' - reĝisoro Tony Richardson
Linio 99 ⟶ 110:
* {{IMDb nomo|ID=0000268|NAME=Ann-Margret}}
{{el}} [http://www.ann-margret.com oficiala retejo]
 
{{ĝermo|kino}}
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Annmargret}}