Faubourg 36: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
tradukaĵo el la franclingva versio, plus aldonaj propraj informoj
 
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
 
== Enhavo ==
En la silvestra nokto, kiu komencigas la jaron 1936, en ĉirkaŭurbocentraĉeurbocentra kvartalo (france ''Faubourg'') de Parizo la senskrupula kapitalisto Galapiat tiom premas la posedanton kaj direktoron de eta muzikteatrejo repagi siajn ŝuldon ĝis noktomezo aŭ transdoni la teatrejon, kiun la kapitalisto fermos, malinstalos kaj vendos la valoran terenon. La muzikteatra direktoro ne havas la necesan monon, pafmortigas sin kaj s-ro Galapiat ricevas la teatrejon. La teatraj dungitoj iĝas senlaboruloj, sed la plano malkonstrui la teatrejon ne tuj estas realigita. La nun senlaboraj tratrajteatraj laboristoj malsame solvas la problemon kiel pluvivi - ekzemple s-ino Viviane Pigoil malaperas kun amanto, burĝa komercisto de alkoholaĵoj, kaj divorciĝas, dum la eksedzo s-ro Pigoil rezignacie kutimiĝas al la malriĉeco de si kaj la juna filo; la filo Jojo tamen sekrete lernas ludadon de akordeono ĉe malsociema maljuna najbaro kaj perludas monon per surstrata akordeonado. Kiam la polico kaptas la knabon kaj akuzas lin pri almozpetado, la ŝtataj instancoj transdonas lin al la patrino kaj ties nova edzo, kaj la tristega patro ne ricevas la rajton vidi aŭ alimaniere kontakti la filon, krom se li trovus novan laboron kaj montrus sin kapabla burĝe eduki la filon. Motivigita pro tiu premo, s-ro Pigoil kaj siaj ekskolegoj okupas la eksteatrejon, remodernigas ĝin kaj organizas duonprofesian muzikteatran programon. La riĉulo s-ro Galapiat, kiu jam posedas la tutan kvartalon kaj volas plibonigi sian nunan renomonagnoskon de fihomo, komence lasas la teatristojn agadi. Li enamiĝas al juna knabino, Douce, kiu aliĝas al la teatrista grupo, kaj kiu fakte iĝas la sola en la muzikteatra programo, kies prezento vere konvinkas la publikon kaj ĵurnalistaron. Sukcesa muzikteatra direktoro el suda Francio klopodas varbi ŝin por sia propra programo, kaj post longa hezito ŝi fine akceptas la ofertonproponon. Sen ŝia persono la iniciativo de la senlaboraj teatristoj iĝas tute sensukcesa, kaj la teatrejo denove estas forlasata.
 
Kiam en radia programo aŭdeblas ŝia prezento de tipe pariza kanzono, Max, la maljuna akordeona instruisto de la knabo Jojo, aŭdanta la radian prezenton tuj rekonas la voĉon: li amis la patrinon de la junulino, kiu kantis same - bela muzikteatra kantistino por kiu li komponis sukcesajn kanzonojn. Kiam la kantistino gravediĝis, ne per li sed per nekonata teatra gravulo, ŝi forlasis Parizon, kaj la komponisto, neniam plu aŭdinta pri ŝi, triste ne plu forlasis sian loĝejon, dum multaj jaroj sekvanta la mondan evoluon nur per radioprogramoj. Nun li ekstaras, vojaĝas al suda Francio kaj konvinkas la junulinon reveni al la Pariza muzikteatrejo, organizante vere profesiecan kaj entuziasmigan muzikteatran revuon, kiu iĝas publika sukceso. Partoprenas la maljuna s-ro Pigoil, kaj eĉ rajtas sursceneje partopreni lia filo. Jen povus harmonie (kaj iom naive) finiĝi la historio somere de la jaro [[1936]], sed la filmo ankoraŭ plu daŭras.