Faubourg 36: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 23:
'''''Faubourg 36''''' estas kineja filmo en [[Francio|franc]]-[[Germanio|german]]-[[Ĉeĥio|ĉeĥa]] kunlaboro realigita gvide de la [[reĝisoro]] [[Christophe Barratier]]. Temas pri la dua plena kineja filmo fare de la realigisto de la sukcesa franclingva kineja filmo ''[[Les Choristes]]'' de [[2004]], en kiu [krom aliaj junaj rolistoj] same ĉefrolis la aktoroj [[Gérard Jugnot]] (tiam 53-jara) kaj [[Maxence Perrin]] (tiam 8-jara).
 
La filmo - produkita en filmstudioj de [[Parizo]] kaj [[Prago]] - ricevis iom malsamajn titolojn laŭ naciaj lingvoj: En la [[franca]] originalo, ĝi nomatas "Faubourg 36", en aliaj lingvoj kiel la [[angla]], [[ĉeĥa]] kaj [[finna]] havas la nomon ''"Paris 36"'' kaj en pliaj lingvoj kiel la [[germana]] kaj [[hispana]] la titolon ''"Paris, Paris"'' (germane ampleksigita per la aldono ''"Monsieur Pigoil auf dem Weg zum Glück"'', do "s-ro Pigoil survoje al feliĉo").
 
Post la granda publika sukceso de la filmo ''Les Choristes'' krom en Francio aparte la najbara lando Germanio, kie pli ol miliono da spektantoj rigardis ĝin kineje, kaj multaj pliaj hejme per [[lumdiskego]], ĉi-tiu produktaĵo iom alkroĉiĝas al tiu sukceso per elstarigo de de la samaj aktoroj - la simpatie maljuna [[Gérard Jugnot]] (nun 57-jara) kaj la ĉarme juna [[Maxence Perrin]] (nun 12-jara) - la temo estas tute alia, sed ambaŭ verkaĵojn unuigas forte peza, trista, tragika nuanco nekutima por filmaj komedioj.