Ludwig Erhard: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 12:
Komence la ĉefministreco de Erhard ŝajnis malpravigi la skeptikantojn, kaj en [[1965]] la balotoj montris lian popularecon. Dum krizo inter [[Israelo]] kaj la arabaj ŝtatoj Erhard fine aranĝis diplomatajn rilatojn inter Germanio kaj Israelo, sekve pluraj arabaj ŝtatoj rompis la rilatojn al Germanio.
 
Sed jam en aŭtuno [[1966]] lia koalicio kun la liberala partio [[FDP]] rompiĝis. Ankaŭ en la propra partio estis opozicio. La tiama (relative malgranda) ekonomia krizo estis uzata de aliaj kristandemokratoj por mem strebi al la ĉefministreco. Sukcese eliris tiun lukton la antaŭa ĉefministro de [[BadenoBaden-VurtembergoVirtembergo]], [[Kurt Georg Kiesinger]].
 
Erhard restos en memoro precipe pro sia tempo kiel ministro pri ekonomio, kiel "patro de la ekonomia miraklo" de la postmilita (okcidenta) Germanio kaj la koncepto "[[sociala merkata ekonomio]]". En sia verko "Bonstato por ĉiuj" ('Wohlstand für alle') el [[1957]] li popularigis siajn ideojn. Ekzemple, protekto kontraŭ inflacio laŭ li estis rajto de la civitanoj. Erhard estis partie libera kaj konsiderata de la liberala partio kiel samideano, nur kiel ĉefministro eniris la Kristandemokratan Union.