Friedrichshain-Kreuzberg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+ partneraj urboj + ligilo al la vikimedia komunejo
Linio 7:
|}
'''Friedrichshain-Kreuzberg''' estas unu el 12 urbodistriktoj de [[Berlino]], la ĉefurbo de [[Germanio]]. La urbodistrikto kovras areon de 20,16 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro [[2009]] havis 269 398 loĝantojn - tio rezultigas [[loĝdenso]]n de 13 357 loĝantoj po km². '''Kreuzberg''', la pli okcidenta parto de la distrikto, inter la jaroj [[1949]] kaj [[1990]] situis en la [[okcidenta Berlino|okcidenta parto de Berlino]], "insule" ĉirkaŭita de la teritorio de [[GDR]], dum '''Friedrichshain''', la orienta parto, situis en [[orienta Berlino]], la ĉefurbo de [[GDR]]. En la reunigita urbego ĝi troviĝas sudoriente de la urbocentro, proksimume same for de la norda kaj suda urbolimo. Dum la [[1970-aj jaroj|1970-aj]] kaj [[1980-aj jaroj]] la okcidenta urboparto Kreuzberg konsideratis havi pli grandan koncentraĵon da [[turkoj]] ol iu alia urboparto en Eŭropo - iuj moketis, ke Kreuzberg estus la kvara plej granda turka urbo post [[Istanbulo]], [[Ankaro]] kaj [[Izmiro]]. Post la reunuiĝo de Germanio kaj de Berlino la loĝantoj de la diversaj urbodistriktoj pli intermiksiĝis, tiel ke nun ĉie troveblas eksaj okcident- kaj orient-berlinanoj, turkaj kaj alietnaj urbanoj.
 
== Partneraj urboj ==
 
=== Internacie ===
 
[[Dosiero:Flago-de-Pollando.svg|border|18px]] [[Szczecin]], [[Pollando]] – ekde junio 1996
 
[[Dosiero:Flago-de-Israelo.svg|border|18px]] [[Kirjat Jam]], [[Israelo]] – ekde 1990
 
[[Dosiero:Flago-de-Turkio.svg|18px]] ''Kadıköy'' (urbodistrikto de [[Istanbulo]]), [[Turkio]] – ekde aŭgusto 1996
 
[[Dosiero:Flago-de-Bulgario.svg|border|18px]] ''Oboriŝte'' (urbodistrikto de [[Sofio]]), [[Bulgario]] – ekde majo 1999
 
[[Dosiero:Flago-de-Nikaragvo.svg|border|18px]] [[San Rafael del Sur]], [[Nikaragvo]] – ekde januaro 1986
 
=== Nacie===
 
* [[Wiesbaden]] – ekde aprilo 1964
* [[Porta Westfalica]] – ekde aprilo 1968
* [[Ingelheim]] – ekde oktobro 1971
* [[distrikto Limburg-Weilburg]] – ekde marto 1980
* [[distrikto Bergstraße]] – ekde julio 1969
 
{{commonscat|Bezirk Friedrichshain-Kreuzberg}}
 
{{urbodistriktoj de Berlino}}