Mambo (muziko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Mambo''' estas muzika stilo, kiu ekestis ĉirkaŭ la jaro 1930 sur la insulo Kubo en Karibio, kaj la korespondan dancon, kiu ekestis paralele al la muziko. ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
== Historio ==
La stilo mambo estas la rezulto de fandiĝo de la stiloj [[kuba sono]] kaj ''Danzón''. Kvankam la supre menciita muzikaĵo havis la titolon Mambo, ĝi fakte ankoraŭ apartenis al la stilo ''Danzón'', nur pliamlpleksigita je plia refreno. La unuan "veran" mambon kreis la muzikisto ''Dámaso Pérez Prado''. Li uzis la dancan stilon ''Montuno'' de la [[kuba sono]] kaj forigis el ĝi elementojn de la "Ritmo-Nuevo", do "nova ritmo". La nove difinita stilo Mambo tiel povis evoluiĝi pli libere kaj interpretiĝi pli individue. Sed tiu komenca fazo de la nova stilo ne restis longe. Pro la enmigro de multaj latinamerikanoj al Usono, aparte al la urbego [[Novjorko]], dum la [[Dua Mondmilito]] rapide la nova stilo influiĝis per elementoj de [[ĵazo]], kaj ekhavis sian sonan nuancon konservita ĝis la nuntempo. Plej grava komunaĵo inter mambo kaj ĵazo estas la uzo de [[sinkopo (muziko)|sinkopoj]] kaj la akcento de la 2-a kaj 4-a parto de kvarparta takto, kontraste al la "kutima" akcento de la 1-a kaj 3-a parto.
 
Meze de la [[1950-aj jaroj]] la nova, "novjorka" mambo ankaŭ atingis Eŭropon, kie ĝi furoris rapide sed tamen nur mallonge. Fortan diskonatiĝon por la stilo alportis la muzikaĵo „Que rico el Mambo“ fare de ''Pérez Prado''. Ĉar la mambaj muziko kaj danco kompare tre komplikas, la "pli simplaj" stiloj [[Ĉaĉao]] kaj [[Rumbo]] rapide plipopulariĝis.