Aleksander Herzen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Aleksander Ivanoviĉ Herzen''' (ruse ''Александр Иванович Герцен'') naskiĝis la 6-an de aprilo 1812 (n.s.) en Moskvo, mortis la [[21-an de januaro]...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
Kiel ordinara rusa nobelido juna Aleksander ricevis bonan edukadon, kiun donis al li multaj rusaj kaj eksterlandaj geguvernistoj. Baldaŭ li jam bone scipovis la francan, la germanan kaj la anglan lingvojn.
Kiam Aleksander Herzen estis 13-jaraĝa lin kaj lian amikon ''Nikolaj Ogarev'' (12j.) entuziasmigis ideoj de la dekabristoj, kiuj ribelis decembre de [[1825]]. La amikoj interĵuris strebi al plibonigo de vivkondiĉoj de la rusa popolo.
 
==Studenteco==
 
Ekde [[1829]] ĝis [[1833]] Herzen studis en moskva universitato en la fizika-matematika fakultato. Li ĝin sukcese finis kaj diplomiĝis kiel kandidato. Lia laboro 'Analizo de la Suncentra teorio far [[Koperniko]]' gajnis grandan laŭdon kaj prestiĝan arĝentan medalon de la universitato.
 
==Aresto kaj la unua ekzilo==
 
Kune kun siaj amikoj Herzen ŝatis renkontiĝi kaj legi iufoje malpermesitajn librojn. Pro denunco lin oni arestis, akuzis je kontraŭleĝa agado kaj ekzilis en malproksiman urbeton [[Vjatka]]. Tie li oficis en kancelario de tiea guberniestro. Lian vivon severe inspektis la polico. Tamen pro bona konduto post iom da tempo oni permesis al li translokiĝi en urbon [[Vladimir|Vladimir (urbo)]] situantan pli proksime al [[Moskvo]].
 
 
==Geedziĝo==
 
Maje de [[1838]] Aleksander Herzen edziĝis al sia kuzino ''Natalia Aleksandrovna Zaĥarjina'' ([[1814]] - [[1852]]), bastardino de lia onklo, sen benoj de ambaŭ gepatroj. Li sekrete elveturigis ŝin el [[Moskvo]] al Vladimir, kie okazis ilia kronado en loka preĝejo. La geedzoj havis kelkajn infanojn, sed elvivis nur tri: ''Aleksander'' ([[1839]]), ''Nikolaj'' ([[1844]]) kaj Olga ([[1850]]). Bedaŭrinde 7-jaraĝa surdamuta ''Nikolaj'' kaj lia avino ''Luise'' pereis en averio novembre de [[1851]] renaviginte el [[Marsejlo]] al [[Nico]] dum ŝtormo.
 
==Reveno en Moskvon==
 
En [[1840]] Herzen ricevis permeson reveni en [[Moskvo]]n. Li mem kaj lia familio enloĝiĝis en palaceton situantan en Arbat distrikto. Ekde majo ĉi-jara li oficis en kancelario de Ministerio pri enlandaj aferoj situanta en [[Sankt Peterburgo]].
 
==La dua ekzilo==
 
Pro kritiko de agado de la polico, kiun entenis lia privata korespondado, lin oni denove akuzis kaj ekzilis al urbo [[Novgorod]]. Tie li servis unu jaron kiel ĉefo de gubernia departemento. Kromalie unu el liaj devoj estis raporti pri lojaleco de samaj personoj kiel estis li mem. T.e. ĉiun trian monaton li elsendis raporton al la Ŝtata Senato, en kiu kurioze estis lia propra nomo. Pro bona servo lin oni premiis per alta rango de [[Rusia Imperio]] 'Nadvornij Sovetnik' (rusa transskribo), kiu egalis rangon de subkolonelo en armeo. Liaj petoj pri reveno al la familio, necesa zorgo pri la maljuna patro kaj klopodoj de liaj protektantoj rezultigis permeson de la imperiestro [[Nikolao la 1-a (Rusio)]] al li reveni [[Moskvo]]n.
 
==Eksiĝo==
 
En [[1842]] li eksiĝis kaj iom post iom komencis verki. Li tiam estis matura, sperta 30-jaraĝa viro. Pro multaj siaj devigitaj 'vojaĝoj" tra [[Rusio]] li bone konis elinterne malfacilan vivon de la rusa popolo, kiun li volis plibonigi laŭ siaj kapabloj.
 
==Morto de lia patro==
 
En [[1846]] lia 79-jaraĝa patro ''Ivan Jakovlev'' tute kadukiĝis kaj bezonis permanentan flegadon. Maje li lastfoje komuniiĝis, metis sian malfortan kapon sur manon de filo Aleksander kaj baldaŭ trankvile mortis. Ĝisfine li racie meditis kaj heredigis honeste sian riĉecon. Multaj geservutuloj estis liberigitaj.
 
==Elmigrado==
 
En [[1847]] Herzen kune kun siaj gefamilianoj elmigris al [[Eŭropo]]. Post iom da tempo [[Svisio]] naturalizis lin kiel civitano. Tiam li ofte renkontiĝis kun eminentaj socialistoj : [[Proudhon]], [[Garibaldi]], [[Mazzini]] k.a. Li multe verkis artikolojn kaj financis kelkajn eldonejon. En [[1855]] aperis ruslingva almanako ''"Polusa Stelo"'', kiun li gvidis kune kun sia longtempa amiko ''Nikolaj Ogarev''. En [[1857]] ili fondis en [[Londono]] ([[Britio]]) ĵurnalon ''"Sonorilo"'', kiu havis grandan sukceson en [[Eŭropo]] kaj en [[Rusio]], kiun oni veturigis tien sekrete.
 
==Morto==
 
Komence de la nova [[1870]] jaro Aleksander Herzen venis [[Parizo]]n por plenumi iujn formalaĵojn. Tamen lin atakis rapida duobla pneŭmanio, kiu rezultigis lian morton okazintan la [[21-an de januaro]] [[1870]]. Lin oni sepultis en pariza ''Père-Lachaise'' tombejo. Poste liaj restaĵoj estis reselputitaj en la tombejon ''Cimetiére du Château'' de franca urbo [[Nico]], kie jam troviĝis korpo de lia edzino ''Natalia''.