Italia (Romia Imperio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: eta|300px|<center>la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro [[Trajanus]] [[Dosiero:Italia (Romia Imperio).svg|eta|maldekstra|180px|<center>Italia...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Romia Imperio.png|eta|300px|<center>la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro [[Trajanus]]]]
[[Dosiero:Italia (Romia Imperio).svg|eta|maldekstra|180px|<center>Italia, jen malhelruĝe akcentita (limoj de la jaro 117)]]
'''Italia''' estis provinco de la [[Romia Imperio]] kiu kovris la teritorion de la [[itala duoninsulo]]. Ĝia norda limo estis la centra parto de la [[Alpoj]], do situis pli norde ol la moderna geografia difino de la itala duoninsulo, kies norda limolimigo estas linio inter la urboj [[La Spezia]] kaj [[Rimini]].
 
Dum la [[Romio|Romia Respubliko]] kaj la unuaj jarcentoj de la [[Romia Imperio]], "Italia" (kiu komence etendiĝis de [[Kalabrio]] sude ĝis la rivero [[Rubikono]] norde, nur pli poste ĝis la Alpoj norde), ne estis provinco, sed konsideriĝis la teritorio de la urbo [[Romo]], tial havante specialan statuson: Ekzemple armeestroj de la romiaj provincoj ne rajtis porti siajn armeojn en Italion, kaj kiam [[Julio Cezaro]] kun sia armeo pasis la riveron [[Rubikono]] tiu paŝo estis la komenco de enlanda milito. La nomo "Italia" kovris parton de la nuntempa Italio kiu ŝanĝiĝis laŭ la tempofluo. Laŭ [[Strabono]] (verko "Geographia", volumo 1) la nomo komence indikis la teritorion inter la [[Mesina Markolo]] kaj linio konektanta la golfojn de [[Salerno]] kaj [[golfo de Taranto|Taranto]], pli poste la teritorio estis ampleksigita kovri la tutan italan duoninsulon inkluzive de la urbo [[Pula]] de moderna [[Istrio]], kaj fine [[Julio Cezaro]] donis romian civitanecon al ĉiuj loĝantoj de ''Gallia Transpadana'' - la [[Gaŭloj|gaŭla]] setloteritorio norde de la rivero [[Pado]] - tiel ampleksigante la teritorion "Italia" ĝis la Alpoj.