IJK 1975: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo "kultura interŝanĝo kaj la signifo kaj ebloj de Esperanto en ĉi-tiu kampo", kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, inter alie de ties komitato.
 
[[Dosiero:kongresa libro de la IJK 1975.jpg|eta|maldekstra|120px|<center>kongresa libro de la IJK 1975 (kovrilpaĝo)]]
Laborgrupoj inter alie diskutigis la temojn "la dan-germana minoritatoproblemo - ĉu modelo por Eŭropo?", "tensio inter kulturinterŝanĝo kaj konservo de la propra kulturo en la ekzemplo de Japanio", "kulturinterŝanĝo en edukaj sistemoj de diversaj landoj", "kulturinterŝanĝo inter industrie evoluintaj kaj evoluiĝantaj landoj" kaj "lingvoj kaj malkoloniigo". La kultura programo unuflanke elstarigis la lokan kulturon de la duoninsulo [[Jutlando]] kaj la [[regiono Suda Danio]], kaj aliflanke plurajn kulturojn de relative malmultaj anoj, ekzemple en la "vespero de malmulte konataj kulturoj", kiun la kongresanoj nomis "kontraŭ-[[kokakolao|kokakolaa]] vespero", iom kritike pri la ĉie sameca troveblo de la "tutmondaj" produktaĵoj [[kokakolao]], frititaj terpomoj aŭ [[hamburgero]]j de [[McDonalds]]. Multe pli ol en postaj generacioj de junaj esperantistoj en la [[1970-aj jaroj]] fortis kontraŭo al komerca tutmondeco de usonaj produktoj unuflanke kaj de la usone angla lingvo aliflanke - esperantistoj de la [[1980-aj jaroj]] kontraŭe ofte argumentis ke "lernante Esperanton ni ne forgesas la antaŭe lernitan anglan lingvon, sed ni sekve havas alternativon, povas elekti inter komerce multuzata nacia kaj vere internacia neŭtrale ponta lingvo".