Johann Bayer: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:06, 22 nov. 2002

Sciencisto > Johann BAYER < Astroscienco


La germana juristo kaj astronomo Johann Bayer naskiĝis en la jaro 1572 en Rain, Bavario. Li laboris kiel advokato en Augsburg kaj fervore dediĉis sin al la astronomio. Je la 7-a de marto 1625 li mortis en Augsburg.

Lia plej granda merito estas la publikaĵo Uranometria, omnium asterismorum continens schemata, nova methoda delineata, kiu liveris la unuajn uzeblajn stelmapojn. En ĝi Johann Bayer klasifikis la stelojn de ĉiu konata konstelacio laŭ ties heleco uzante grekajn literojn kaj la genitivon de la latina nomo de la konstelacio: ekz. Alpha Lyrae por la plej hela stelo de la Liro (latine:Lyra), Beta Lyrae por la dua plej hela ktp.