Deimaĥo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Rivero [[Skamandro, proksime de Trojo, kies filino edziniĝis al Dimako.]] '''Dimako''' aŭ '''Deimako''' (el la greka '...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 01:32, 28 aŭg. 2010

DimakoDeimako (el la greka milit-akiro) estis la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

  1. La patro de Enareto, edzino de Eolo, reĝo de la Liparaj insuloj[1].
  2. Filo de Neleo kaj Kloriso kiu estis mortigita de Heraklo[2].
  3. La patro de Deileono, Aŭtoliko kaj Flogio. Li loĝis en Tricca, urbo en okcidenta Tesalio[3].
  4. Beotiano, filo de Eleono. Li edziĝis al Glaŭcio, filino de la rivera dio Skamandro, kaj havis kun ŝi filon nomatan Skamandro, kiel lia avo. Dimako akompanis Heraklon al lia ekspedicio kontraŭ Trojo, kie li mortis dum batalo[4]. Post tio, Heraklo zorgis pri lia vidvino, graveda tiam de Skamandro, ĉar li multe estimis Dimakon.
Rivero Skamandro, proksime de Trojo, kies filino edziniĝis al Dimako.

Notoj kaj referencoj

<references>

  1. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 1.7.3.
  2. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 1.9.9. kaj 2.7.3.
  3. Apolonio el Rodiso. Pri Argonaŭtoj, 2.955.
  4. Plutarko. Moralia, Grekaj Temoj, 41.