IJK 1983: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
[[dosiero:IJK 1983 kongreslibro.jpg|eta|maldekstra|120px|<center>kongreslibra titolpaĝo]]
En epoko, kiam ankoraŭ malfacilis vojaĝi inter la komunistaj kaj nekomunistaj ŝtatoj de Eŭropo, la kongreso estis aparte favora ŝanco por renkontigo de junaj esperantistoj el ambaŭ politikaj blokoj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, inter alie de ties [[komitato de TEJO|komitato]]. Nekutima evento estis granda demonstracio de la kongresanoj plus pliaj regionaj esperantistoj, sume ĉirkaŭ 800 homoj, tra la ĉefaj stratoj de la urbo - kun grandaj tekstobanderoloj varbantaj pri Esperanto.
 
Proksimume cent junaj kongresanoj grupe alvenis per [[biciklo]] de [[Passau]] en suda [[Germanio]] tra [[Aŭstrio]] kaj [[Hungario]] ĝis Debrecen (770 km): Kvardeko da junaj [[okcidenta bloko|okcidenteŭropanoj]] biciklis la tutan vojon, kaj miksita grupo kun aldonaj 60 [[orienta bloko|orienteŭropanoj]] ekde la aŭstria-hungaria limo ĝis la kongresejo.