Pozitiva psikologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''pozitiva psikologio''' estas akademia disciplino de la fako [[psikologio]], kies precipa celo estas esplori la "bonajn", pozitivajn aspektojn de la komunikado kaj kunvivado inter homoj. Ĝi fokusigas centrajn vivotemojn, kiel [[feliĉo]], [[optimismo]], [[sekureco]], [[fido]], [[pardono]] kaj interhoma [[solidareco]], kiuj en la komencaj jardekoj de la fako psikologio, kiu fokusiĝis pri malsanoj, konfliktoj, personaj kaj interhomaj perturboj, estis malmulte atentataj.
 
[[dosiero:Martin Seligman.jpg|eta|<center>la usona psikologo [[Martin Seligman]], iniciatinto de la skolo de pozitiva psikologio, en prelego de la organizaĵo "The Young Foundation" en Londono la 8-an de septembro 2008]]
Ekde la mezo de la [[1990-aj jaroj]] la neŭrologiaj sciencoj liveris esplorajn rezultojn, kiuj vidigis feliĉon kaj malfeliĉon kiel du sendependaj emociaj sistemoj. Pro tiu ekkono la psikologo ''[[Martin Seligman]]'' "fondis" la pozitivan psikologion kiel novan branĉon de la akademia psikologio. La vorto priskribas movadon ene de la fakularo pri psikologio (psikologoj, kuracistoj, psikoterapiistoj, sociologoj), kiuj koncentriĝas pri la pozitivaj karakterizaĵoj de la homoj sen fokusiĝi pri iliaj mankoj kaj misoj.
 
La vortumo pozitiva psikologio ne signifas ke la aliaj branĉoj de psikologioj estus nomataj aŭ juĝataj "negativaj". Ĝi estu aldona vidpunkto, kiu antaŭe tiom eksplicite ankoraŭ ne ekzistis en la fako psikologio, kaj kuraĝigu al pli profunda esploro de la ecoj, kiuj igas la homan vivon pli bona, pli feliĉa, pli sana kaj sume pli vivinda.