Litova Soveta Socialisma Respubliko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 41:
 
== Historio ==
Jam inter februaro 1919 kaj julio 1920 ekzistis komuna "Litova-Belarusa Soveta Respubliko", kiu ankaŭ mallonge nomatis "Litbel". Tiu respubliko temane deel la tereno de la hodiaŭa [[Litovio]] nur inkluzivis la teritorion ĉirkaŭ la urbo [[Vilno]]. Post subskribo de la pripaca traktato de [[1920]] inter [[Sovetunio]] kaj [[Litovio]] la litova teritorio redoniĝis al Litovio, sed rapide post tio konkerita de la armeo de [[Pollando]] (tial la demokratia respubliko Litovio inter la du mondmilitoj de la 20-a jarcento devis nomumi provizoran ĉefurbon, [[Kaŭnaso]], ĉar la historia ĉefurbo [[Vilno]] estis kaj restis pole okupita, do ekster la ŝtataj limoj - pri la pola okupado vidu la artikolon "[[Centra Litovio]]").
 
Post la komenciĝo de la [[Dua Mondmilito]] la [[ruĝa armeo]] de [[Sovetunio]] konkeris tiun pole okupitan parton de Litovio, por laŭ la traktato de [[1920]] redoni ĝin al Litovio. Tiun paŝon tamen sekvis [[ultimato]] de [[Sovetunio]] al la registaro de [[Litovio]] submetiĝi al la politika linio de la [[stalinismo|stalinisma]] Sovetunio kaj permesi armean dominon de la [[ruĝa armeo]] en Litovio, al kiu la litova registaro - konsciante pri la armea supereco de la multe pli granda ŝtato Sovetunio - kontraŭvole devis cedi.