Rivno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Geokesto | urbo <!-- jen reduktita ŝablono "geokesto", por pli simpla ekuzo; kompreneble eblas ekuzi ankaŭ la aliajn parametrojn --> | nomo = Rivno | kategorio ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 41:
Laŭ stato de la jaro 2010, en la urbo vivis proksimume 247 750 loĝantoj.
 
==Historio==
{{ĝermo|Ukrainio}}
 
Rivno unuafoje scribe menciiĝis en 1283 kiel unu el la loĝlokoj de la reĝlando [[Galicio]]-[[Volinio]]. De la dua duono de la [[14-a jarcento]] ĝi estis sub la rego de la [[Granda Duklando de Litovio]], kaj ekde 1569 de la [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj]] ([[Pollando]]-[[Litovio]]). En 1492 Rivno ricevis urborajtojn laŭ la [[magdeburga juro]]. Kadre de la disdivido de Pollando-Litovio, la urbo en 1793 iĝis parto de la [[Rusia Imperio]].
 
Dum la [[Unua Mondmilito]] la la ĥaosa periodo posta, la urbo estis mallonge sub rego de la germana, ukraina, bolŝevisma kaj pola armeoj. En aprilo-majo 1919 la urbo mallonge estis la ĉefurbo de deklarita "Ukraina Popola Respubliko". Fine de la konflikto, akorde al la Traktato de [[Rigo]] el 1921, la urbo iĝis parto de [[Pollando]].
 
En 1939, rezulte de la [[Molotov-Ribbentrop-pakto]] kaj la rea dispartigo de Pollando, [[Volinio]] estis okupita fare de la [[ruĝa armeo]] de [[Sovetunio]]. Samjare la urbo iĝis la centro de novkreita rivna province en [[Ukraina SSR]]. En junio 1941 Rivno estis okupita fare de la armeo de [[Nazia Germanio]]: tiam, proksimume duono de la urbanaro estis judoj, kiuj ĝis julio 1942 estis murditaj. En februaro 1944 la urbo estis reokupita fare de la [[ruĝa armeo]] de [[Sovetunio]], kaj restis parto de [[Ukraina SSR]] ĝis ties disfalo en 1991.
 
[[Kategorio:Urboj de Ukrainio]]