Laoso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 47:
[[File:Pha That Luang, Vientiane, Laos.jpg|thumb|left|[[Pha That Luang]] en [[Vjentiano]], la laosa nacia simbolo|200px]]
 
Laoso havas siajn radikojn en la reĝlando Lan Xang (Miliono da Elefantoj), fondita en la [[14-a jarcento]], de militisto, Fa Ngum, kiu prenis la urbon [[Vjentiano]] kun trupo el 10, 000 [[ĥmerojkmeroj]]. Ngum devenis de longa linio de laosaj reĝoj. Li ŝtatigis la [[teravado|Teravadan Budhismon]] kaj sub lia regado Lan-Xang prosperis. Post la 20 jaroj de ĝia formado, la reĝlando etendiĝis oriente de Ĉampao kaj laŭlonge de la montaro Annamite en Vjetnamo. Liaj ministroj, nekapablaj toleri la kruelecon de la reĝo, devigis lin ekziliĝi al la nuna taja provinco Nan en [[1373]],<ref>{{cite web|url=http://www.history.com/topics/fa-ngum |title=Fa Ngum|publisher=History.com |date= |accessdate=2011-01-23}}</ref> kie li poste mortis. La plej aĝa filo de Fa Ngum, Oun Heuan, (kiu prenis por si la titolon [[Samsenthai]]) surtroniĝis kaj regis dum 43 jaroj. Dum lia regado, Lan Xang iĝis grava komerca centro. Post lia morto en [[1421]], Lan Xang kolapsis en pluraj frakcioj batalantaj unuj kontraŭ aliaj por la venontaj cent jaroj.
 
En [[1520]], [[Photisarath]] atingis la tronon kaj translokigis la ĉefurbon de Luangprabango al Vjentiano por eviti la invadon de la birmanoj. [[Setthathirat]] estis reĝo en [[1548]], post kiam lia patro estis murdita, kaj ordonis la konstruadon de tio kio poste iĝis simbolo de Laoso, [[Pha That Luang]]. Setthathirat malaperis en la montaro dum la reveno el militista ekspedicio en [[Kamboĝo]] kaj Lan Xang rapide malfortiĝis. Tio daŭris ĝis la jaro [[1637]], kiam [[Sulinjavongso]] atingis la tronon de Lan Xang kaj denove etendigis la landlimojn. Sub lia regado, Laoso atingis sian orepokon. Kiam li mortis, Lan Xang okazis esti sen heredanto kaj la reĝlando dividiĝis en tri princlandojn. Inter [[1763]] kaj [[1769]], birmaj armenoj invadis la nordon de nuna Laoso kaj aneksis [[Luangprabango]], kiam [[reĝlando Ĉampasako|Ĉampasako]] estis sub [[Tajlando|siama]] suvereneco.
Linio 185:
Turisma sektoro rapide kreskas, ekde 80,000 internaciaj vizitantoj en 1990, ĝis 1,876 milionoj en 2010.<ref>{{cite web|url=http://www.wttc.org/eng/Tourism_Research/Economic_Data_Search_Tool// |title=International visitor data |publisher=World Travel & Tourism Council |date= |accessdate=2011-01-20}}</ref> Turismo kontribuis per 679,1 milionoj da usonaj dolaroj al la Malneta enlanda produkto en 2010, kaj laŭ tiu ritmo ĝi kontribuos per 1,585.7 milionoj da usonaj dolaroj en 2020. En 2010, unu el ĉiu 10,9 laborposteno troviĝis en la turisma sektoro.
 
Antaŭnelonge, Laoso iĝis populara por turistoj pro ĝia trankvila vivstilo kaj famo je posedado de elementoj de "originala Azio" perditaj en aliaj lokoj. La oficiala turisma devizo estas "Simpla Beleco". La plejaj allogaĵoj por turistoj inkluzivas budhisman kulturon kaj kolonian arkitekturon en [[Luangprabango]]; kuirarto kaj antikvaj temploj en la ĉefurbo ([[Vjentiano]]); la surmontaj marŝadvojoj en [[Muang Ngoi Neua]] kaj [[Vang Vieng]]; antikva kaj moderna kulturo kaj historio en la regiono [[Plataĵo de la Kruĉoj]]; marŝado kaj vizitado al la montaraj triboj en regionoj kiel [[Phongsali]] kaj [[Luang Namtha]]; grotoj kaj akvofaloj proksime de [[Thaĥek]]; la trankvileco, la [[delfeno Irrawaddy]] kaj [[akvofaloj Khone Phapheng]] en [[Si Phan Don]] (Kvarmil Insuloj); [[Vat Phu]], antikva [[ĥmerakmera imperio|ĥmerakmera]] templa komplekso; kaj la [[altebenaĵo Bolaven]] pro la akvofaloj kaj kafo.
 
Luangprabango kaj Wat Phu estas [[Monda heredaĵo de Unesko]], kaj la Plataĵo de la Kruĉoj ankaŭ aldoniĝus al la mondaj heredaĵoj post la forigado de neeksploditaj bomboj. Ĉefaj festivaloj inkluzivas la Laosan Novjaron okazinta ĉ. la 13a–15a de aprilo kaj konsistas el [[akvofestivalo]] simila al tiu de Tajlando kaj de alia sud-orientaj aziaj landoj.