Tainoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[Dosiero:Taínos.svg|250px|eta|Grupoj de tainoj je la alveno de la eŭropanoj, je la fino de la [[15-a jarcento]]. Verde, situo de la [[kariboj]], popoplo malsama al la tainoj.]]
La '''tainoj''' estas aro de indiĝenaj popoloj devenantaj el la aktuala teritorio de [[Venezuelo]], kiuj laŭlonge de la jarcentoj loĝis en la insuloj de la [[Antiloj]]. Ili apartenas al la etna grupo de [[aravakoj]]. La tainoj estis la unuaj amerikanoj kun kiuj establis kontakton la hispanoj en la [[15-a jarcento]]. Ili estis plejparte ekstermitaj. Tamen, granda kvanto de vortoj el iliaj lingvoj pasis al la kutima vortostoko de la konkerantoj, kaj de tie al plejmulto de eŭropaj lingvoj. Multe da Antilanoj daŭre konsideras ke ili estas tainoj, ĉefe Kubanoj, Haitianoj, Portorikanoj kaj Dominikanoj.
 
== La heredaĵo de la tainoj ==
Unu inventaĵo de la tainoj ĝis la nuntempo ne nur estas uzata en [[Karibio]], sed tutmonde: la [[hamako]]. La vorto pasis el la taina tra la hispana lingvo (la hamaca) al aliaj eŭropaj lingvoj kaj fine ankaŭ al Esperanto. Pliaj esperantlingvaj vortoj, kiuj fontas el la taina, estas ekzemple ''huracán'' ([[uragano]], ''tobaco'' ([[tabako]]), ''maíz'' ([[maizo]]), ''papaya'' ([[papajo]]), ''caimán'' ([[kajmano]], Krokodil), ''canoa'' ([[kanuo]]) aŭ ''ananas'' ([[ananaso]], kvankam en la hispana lingvo la frukto nomatas ''piña''). Multaj pliaj tainaj vortoj estas plu uzataj en la lokaj variaĵoj de la hispana, kaj pliaj tainaj nomoj pluvivas kiel toponimoj (ne nur ''jamaica'', do [[Jamajko]]), kaj aparte en Domingo historiaj tainaj nomoj estas ŝatataj personaj nomoj. Ankaŭ la vorto ''barbecue'' por [[kradrostaĵo]], kutimiĝinta en pluraj eŭropdevenaj lingvoj, origine venas de la taina vorto ''buccan'' rosta krado kaj ''barbacoa'' por kradrostaĵo.
 
[[Kategorio:Indianoj]]