Ordeno de Klunizo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|250px|La [[abatejo de Cluny.]] En la jaro 910 ŝprucis, ene de la Katolika eklezio, la volo reformi la monaĥajn orde...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:18, 23 jan. 2012

En la jaro 910 ŝprucis, ene de la Katolika eklezio, la volo reformi la monaĥajn ordenojn. Ĉi tiu restarigo okazis prenante kiel bazo la Regulon de Benedikto de Nursio, regularo kiu regas la vivon de la monaĥoj detalante kiel devu esti ilia vivo. Ĉi tiu regularo atingis gravan disvolviĝon danke al la interveno de Benedikto de Aniane, sed estis limigita de la propraj tradicioj de la abatejoj, kaj por la rutino de ties apliko. En ĉi tiu procezo, la abatejo de Klunizo decidis postuliĝi kolektante grandan nombron de monaĥejoj kaj iĝante la plej grava ordeno de la mezepoko, kun monaĥejoj por la tuta Eŭropo.

La abatejo de Cluny.

La fondo

La ordeno de Cluny estas reformo de la ordono benediktina. Estis kreita la 11an de septembro de 910 kiam Vilhelmo la 1-a, duko de Akitanio, donacis la vilaĝon de Cluny al la papo por ke tiu fondu en ĝi monaĥejon kun dek du monaĥoj. La monaĥejo lokiĝis en Mâconnais, en Saône-et-Loire. La donaco farita de Vilhelmo ne estis senpaga, ĝi pretendis akiri la protekton kaj la garantion de la Sankta Sidejo ĉar lia povo estis tre malforta. Vilhelmo la Pia provis eviti ĝian kontrolon fare de la laikuloj. En la fondodokumeto de la abatejo oni establas la liberan elekton de la abato fare de la monaĥoj, punkto de granda graveco en la ordeno benediktina. Tiu dokumento kondamnas grave al tiuj kiuj malhelpos tiun artikolon. La donaco de Cluny ne estis la sola. En ĉi tiu epoko, multnombraj senjorejoj estis donacoj al la papo, kiel Vézelay. La prestiĝo de la papoj de la 10a jarcento estis grava. La monaĥa reformo estis apogita de la monaĥejo de Sankta Marteno d’Autun kaj de tiu de Fleury-sur-Loire. En la jaro 914 oni fondis la monaĥejon de Brogne kiu iĝis centro de granda influo kune kun ties fondinto Gérard.

Vilhelmo la Pia enoficigis al la abato Bernono, grava viro de la reformo, kiel abato de Baume. Bernono establis la observadon de la regulo de Benedikto de Nursio, reformita de Benedikto de Aniane, respektante, tamen, la proprajn regulojn de la monaĥejoj. Bernon mortis en 926 post vivo dediĉita al la ekspansio de la regulo pere de multnombraj monaĥejoj.