La knabo en striita piĵamo (filmo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 36:
Bruno kaj Gretel baldaŭ ricevas privatan instruiston, s-ro Liszt (''Jim Norton''), kiu plenigas siajn lecionojn per [[kontraŭjudismo|kontraŭjudisma]] kaj [[naziismo|naziisma]] [[propagando]]. Gretel pli kaj pli iĝas fanatika nazio, kovrante la murojn de sia dormĉambro per naziaj propagandaj afiŝoj, kaj ekflirtanta kun la SS-leŭtenanto Kurt Kotler (''Rupert Friend''). Bruno aliflanke restas skrptika, ĉar ĉiuj judoj kiujn la knabo konas, inklude de la familia servisto Pavel (''David Hayman''), tute ne similas la propagande malamajn priskribojn de s-ro Liszt. Li vidas brutalajn agojn, kiuj konfliktas kun la propaganda idealo de armea heroismo, kiam Pavel akcidente renversigas la vinglason de Kotler ĉe la manĝotablo, kaj la furioza leŭtenanto unue insultas kaj poste mortbatas la serviston.
 
Post tiu evento, Ŝmuel estas sendata al la komandista domo por purigi glasojn. Bruno, nekonscia pri la konsekvencoj, donas al la amiko iom da kuko. Kiam Kotler vidas iom da kukerojn ĉe la lipoj de Ŝmuel, kaj akuzas lin pri ŝtelado, Ŝmuel diras al la oficiro ke Bruno estas lia amiko kaj donis al li la kukon. Timigita per la agresemo de Kotler, Bruno asertas ne koni la servan knabon kaj mensoge asertas ke Ŝmuel jam manĝis la kukon kiam li eniris. Kotler informas al Ŝmuel ke ili "havos interparoleton pri kio okazas al ŝtelantaj ratoj". Bruno ne vidas la amikon dum pluraj tagoj, kaj kiam liŜmuel fine revenas al la barilo, li havas ŝveliĝintan nigran okulan areon. Tamen li pardonas al Bruno kaj la du restas amikoj.
 
Elsa malsamopinias pri la kontraŭjudisma nazia ideologio sed estas tro timigita esprimi sian opinion, kvankam ŝi protestis pri la kruela trakto de Pavel fare de Kotler. Kiam Kotler senpripense mencias la [[kremacio|kremaciejo]]jn, ŝi ekkonscias ke la edzo prezidas amasmurdejon kaj ne laborigan institucion. Ŝi konfrontas la edzon pri tio, kaj ili decidas ke Elsa prenos la du infanojn al la onklino en la eta universitata urbo [[Hajdelbergo]], malproksime de la militaj frontoj kaj de ĉiuj koncentrejoj.