Diakono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Amirobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fa:دیکون
Linio 65:
* [[presbitero]] k.a.
 
== Citaĵo el "[[Espero katolika]]" (dec. 1965) pri la diakoneco:==
{{citaĵo|[[Stefano]] kaj [[Laŭrenco]] estis '''diakonoj''', kiuj mortis kiel [[martiro]]j en la unuaj jarcentoj de la kristanismo. Pri la martirmorto de Stefano oni legas en la [[Agoj de la Apostoloj]] (7, 57-59). La ĉefdiakono Laŭrenco estas bruligita en [[258]] sub [[romia imperio|imperiestro]] [[Valeriano]].
 
La ofico, kiun tiuj diakonoj plenumis en la Antikva Eklezio, denove forte altiras la atenton, de kiam la koncilpatroj sufiĉe detale priparolis ĉi tiun diakonecon. Multaj el ili volas al ĝi redoni ĝian antaŭan honoron.
 
La [[29-an de septembro]] [[1964]] la [[Dua Vatikana Koncilio]] decidis: «Edziĝintaj viroj “de matura aĝo” povas fariĝi diakonoj; junaj personoj, kiuj volas dediĉi sin al la diakoneco, devos resti fraŭlaj. La episkopoj decidu pri ĝia neceso aŭ utilo rilate siajn diocezojn, kaj tiu decido devas esti prezentata al la papo, kiu fine donas sian aprobon aŭ malaprobon».
 
En [[Latinameriko]], [[Afriko]] kaj [[Hindujo]], en [[Indonezio]] kaj la evoluantaj landoj la diakono niaespere en antaŭvidebla tempo ree povos plenumi sian oficon, kiel en la antikva kristana tempo, kaj verŝajne ankaŭ en aliaj landoj.
 
La diakoneco retroiras al la apostolaj tempoj. La sesa ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj rakontas pri malkonsento, kiu ekestis en la Eklezio de Jerusalemo ĉirkaŭ du jarojn post la Ĉieleniro de Kristo. La Helenistoj (judaj kristanoj, influitaj de greka kulturo) estis riproĉintaj la Hebreojn (judajn kristanojn, kiuj uzis la hebrean biblion), ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado. Tio instigis la apostolojn, enoficigi por tiu tasko sep virojn, kiujn la kunveno elektis. Ili estis: [[Stefano]], viro plena de kredo kaj de la sankta spirito, [[Filipo]], [[Proĥoro]], [[Nikanoro]], [[Timono]], [[Parmeno]] kaj [[Nikolao]] (Ago 6,1-6). Post la elekto la apostoloj preĝis kaj metis sur ilin la manojn.
 
La ofico, kiun ĉi tiuj viroj akceptis, ne estis profana, sed spirita ofico en la Eklezio. Baldaŭ ili nomiĝis diakonoj, ĉar [[Paŭlo]] skribas pri ili en 1 Tim 3,8, kiel pri viroj, kiuj ĉiam apartenas al ili. La greka vorto “diakonos” signifas “servanto”.
 
La sankta [[Ignaco]], kiu mortis en [[107]], nomis ilin administrantoj de la Misteroj de Kristo, kaj [[Justeno]], mortinta en [[165]], skribis, ke la diakonoj disdonis al ĉiuj ĉeestantoj la konsekritajn donojn. Plue ili faris signon, kiam la kredantoj devis genuiĝi aŭ stariĝi; forsendis la kateĥumenojn je la fino de la antaŭmeso, asistis je la celebro de la S. Eŭkaristio kaj je la administrado de la bapto. Ili administris la ekleziajn posedaĵojn kaj instruis al la kateĥumenoj kaj zorgis pri la malriĉuloj. Do sufiĉe montriĝas, kial ili estis nomataj de la apostola konstitucio: okulo, orelo, buŝo, mono, koro kaj animo de la episkopoj.
 
Ĉar la apostoloj administris al sep viroj la diakonecon, tio estis por la Eklezio - almenaŭ en la unuaj jarcentoj de la kristanismo - normo, ne transpasi tiun nombron. En malgrandaj lokoj tiu nombro vere sufiĉis, sed en pli grandaj urboj - precipe en Romo - tiel grandiĝis la nombro da kristanoj, ke la sep diakonoj havis tro do laboro por zorge plenumi sian oficon. Tiam oni enoficigis helpantojn, kio kondukis al la instituo de la subdiakoneco kal de la malsuperaj rangoj de la ordino. Al tiuj oni ligis kelkajn servojn, kiuj antaŭe estis konfiditaj al la diakonoj.
 
Ankaŭ la nombro de sacerdotoj pligrandiĝis, tiel ke la taskoj de la diakono fariĝis malpli ampleksaj. Tiel aperis leĝo, ke al ili ne plu estu permesite disdoni la sanktan [[komunio]]n, kiam ĉeestis sacerdoto. Kai iom post iom ankaŭ la aliaj taskoj estis konfidataj al sacerdotoj.<ref>[http://www.esperokatolika.org/ek19611965/ek1965_12.htm revuo "Esperao katolika" de decembro 1965 kaj bulteno "Vojo-Vero-Vivo" de marto 1965</ref>}}
 
== Noto ==
<references/>
[[Kategorio:Religiuloj]]
[[Kategorio:Kristanismo]]